Vajmaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri urbo "Weimar" en federacia lando Turingio. Por politika sistemo en Germanlando inter 1918 kaj 1933 rigardu la paĝon Vajmara Respubliko. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Weimar.
Vajmaro
mezgrada regiona centro • universitata urbo • urba komunumo de Germanio • urban district of Thuringia

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 99423 • 99425 • 99427
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 65 620  (2022) [+]
Loĝdenso 777 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 59′ N, 11° 20′ O (mapo)50.98111111111111.329444444444Koordinatoj: 50° 59′ N, 11° 20′ O (mapo) [+]
Alto 208 m [+]
Areo 84,48 km² (8 448 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Vajmaro (Germanio)
Vajmaro (Germanio)
DEC
Vajmaro
Vajmaro
Situo de Vajmaro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Weimar [+]
vdr
monumento pri la poetoj Johann Wolfgang von Goethe kaj Friedrich Schiller

La urbo Vajmaro (germane Weimar [vajma]) estas eksterdistrikta urbo en la federacia lando Turingio de Germanio. La urbo situas apud la rivero Ilm. Arkeologiaj esploroj montris, ke la tereno de la hodiaŭa Vajmaro jam dum la ŝtonepoko estis loĝata de prahomoj. Ekde 1922 apartenas al Vajmaro la vilaĝo Oberweimar. Pri la diversaj aspektoj de Vajmaro, inter honto kaj gloro, verkiĝis la furorlibro Mythos Weimar en 1999.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 899 la loko unuafoje estis dokumente menciita kiel Wimares, kio kunmetiĝis el la vortoj vih (= sankta, konsekrita) kaj mar (= lago, marĉo). Malnova setlejzono en Vajmaro estis ekz. la areo apud Hinter der Badestube.

Dum la 18-a jarcento Vajmaro fariĝis fama kultura centro. Poetoj kiel ekzemple Johann Wolfgang von Goethe, Friedrich Schiller kaj Johann Gottfried Herder, sed ankaŭ muzikistoj, pentristoj kaj arkitektoj agadis en la urbo. Temas pri la epoko de Vajmara klasikismo. Pri Goeto memorigas onin ekz. ankaŭ Goeto-migradopado (Vajmaro-Großkochberg).

En 1905 malfermiĝis la unua nemovebla kinejo en Vajmaro fare de Theodor Scherff. En la jaro 1919 formiĝis en la urbo la Vajmara Respubliko, kiu restis ĝis 1933. En la jaro 1937 la naziaj regantoj apud la urbo konstruis la koncentrejon Buchenwald, en kiu ĉirkaŭ 56.000 homoj mortis.

Nuntempe Vajmaro denove estas grava scienca, turisma kaj kultura centro: kun universitato, teatro, pluraj muzeoj, bibliotekoj kaj aliaj vidindaĵoj. Pri multaj kulturaĵoj zorgis la fondaĵo Klassik Stiftung Weimar. Ĉiujare aljuĝitis en la urbo la Literaturpremio de la Konrad-Adenauer-fondaĵo. Por muzike talentite troviĝas en la urbo la renomita Liszt-muzikaltlernejo vajmara.

Ripozuma zono estas ekz. Merketal. Alia urboparto estas Kirschberg, laŭvorte Kirkomonto. Ehringsdorf estas kune kun Oberweimar urbokvartalo de Vajmaro.

Ne malinterese estas ankaŭ lerni pri la diversaj pontoj en Vajmaro.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La eksa loĝdomo de Goeto de sur Frauenplan; parto de la muzea komplekso Goeto-muzeo.
Ĉefa fasado de la Schiller-domo.

Preĝejoj[redakti | redakti fonton]

Kasteloj[redakti | redakti fonton]

Muzeoj kaj memoriglokoj[redakti | redakti fonton]

Aliaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Parkoj kaj tombejoj[redakti | redakti fonton]

Servejoj kaj institucioj[redakti | redakti fonton]

(alt-)lernejoj kaj bibliotekoj[redakti | redakti fonton]

aliaj[redakti | redakti fonton]

pereintaj, alifunkciigitaj respektive intertempe ĉesintaj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Ne forgesu spekti la multon da artikoloj pri homoj rilataj al Vajmaro.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]