Vajmaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Weimar
monumento pri la poetoj Johann Wolfgang von Goethe kaj Friedrich Schiller

La urbo Vajmaro, germane Weimar [vajma], estas eksterdistrikta urbo en la federacia lando Turingio de Germanio. La urbo situas apud la rivero Ilm. Arkeologiaj esploroj montris, ke la tereno de la hodiaŭa Vajmaro jam dum la ŝtonepoko estis loĝata de prahomoj. En la jaro 899 la loko unuafoje estis dokumente menciita kiel Wimares, kio kunmetiĝis el la vortoj vih (= sankta, konsekrita) kaj mar (= lago, marĉo).

Dum la 18-a jarcento Vajmaro fariĝis fama kultura centro. Poetoj kiel ekzemple Johann Wolfgang von Goethe, Friedrich Schiller kaj Johann Gottfried Herder, sed ankaŭ muzikistoj, pentristoj kaj arkitektoj agadis en la urbo.

En la jaro 1919 formiĝis en la urbo la Vajmara Respubliko, kiu restis ĝis 1933. En la jaro 1937 la naziaj regantoj apud la urbo konstruis la koncentrejon Buchenwald, en kiu ĉ. 56.000 homoj mortis.

Nuntempe Vajmaro denove estas grava scienca, turisma kaj kultura centro: kun universitato, teatro, pluraj muzeoj, bibliotekoj kaj aliaj vidindaĵoj. Pri multaj kulturaĵoj zorgis la fondaĵo Klassik Stiftung Weimar.

Iom da statistiko:

Situo: 50°59’ NO, 11°19’ OR
Loĝantaro: ĉ. 62.000 (en 2000)
Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)

Vidindaĵoj

La eksa loĝdomo de Goeto de sur Frauenplan; parto de la muzea komplekso Goeto-muzeo.
Ĉefa fasado de la Schiller-domo.

Famuloj

Koncerne la homojn rilatajn al Weimar alklaku bonvole tie ĉi.

Partneraj urboj