Vajomingo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vajomingo (angle, Wyoming [ŭaj-O-ming]) fariĝis la 44-a ŝtato de Usono je la 10-a de julio 1890.

Vajomingo estis la unua usona ŝtato kiu donis voĉdon-rajtojn al virinoj. En 1925, Nellie Tayloe Ross fariĝis la unua virina ŝtatestro en Usono, post la morto de sia edzo.

La ŝtato estas plej konata pro siaj naturaj elstaraĵoj, inter kiuj estas Nacia Parko Yellowstone, la plej aĝa kaj granda usona nacia parko kaj loko de la gejsero Old Faithful.

Loĝantaro: 493,782 (en 2000)
Ĉefurbo: Cheyenne

Naturo

Eksteraj ligiloj

greke http://www.state.wy.us TTT-ejo de Vajomingo en la angla