Vakera filmo
El Vikipedio
La vakera filmo (aŭ sovaĝ-okcidenta filmo aŭ vesterno) estas kina ĝenro kiu priskribas rakontojn okazantajn en Nordameriko dum la konkero de la sovaĝa okcidento. En ĝi ofte rolas vakeroj (rajdantaj usonaj bovgardistoj) kaj indianoj.
Enhavo |
Historio [redakti]
La ĝenro estiĝis en 1903, kaj sufiĉe prosperis dum diversaj periodoj, ĝis la komenco de la okdekaj jaroj. En la jaroj 1960 aperis eŭropaj vakerfilmoj, popularigitaj de Sergio Leone, kiuj alportis tute novajn elementojn al la ĝenro.
Kelkaj famaj vakeraj filmoj [redakti]
- 1939 : Stagecoach de John FORD kun John Wayne
- 1952 : High Noon de Fred Zinnemann kun Gary Cooper, Grace Kelly
- 1957 : Gunfight at the O.K. Corral de John Sturges kun Burt Lancaster, Kirk Douglas
- 1959 : Rio Bravo de Howard Hawks kun John Wayne, Dean Martin
- 1960 : The Magnificent Seven de John Sturges kun Yul Brynner, Eli Wallach
- 1966 : Il buono, il brutto, il cattivo. de Sergio Leone kun Clint Eastwood, Lee Van Cleef, Eli Wallach
- 1969 : Once upon a time in the West de Sergio Leone kun Charles Bronson, Henry Fonda
- 1995 : Mortinto, de Jim Jarmusch, kun Johnny Depp