Vakuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vakuo estas spaco entenanta neniom da materio. En la praktiko ĝi estas spaco entenanta treege maldensan materion, precipe elĉerpitan aeron. Ĉe vapormaŝino ĝi estas la diferenco inter la atmosfera premo kaj la premo en la kondensilo.

Sub eksteraj atmosferaj kondiĉoj vakuo ŝajnas alsuĉi aeron, sed vere la ekstera premo enpuŝas ĝin.

Altvakuo estas vakuo akirita per specialaj aparatoj, kun premo de 0,001 mm de hidrargo, eĉ malpli.[1]

Ultravakuo estas vakuo akirita per specialaj aparatoj kaj procezoj, kun premo de 10-8 mm de hidrargo aŭ malpli.

Ideala vakuo estas vakuo kun nula premo.

Vidu ankaŭ

Piednotoj

  1. Plena Ilustrita Vortaro