Valéry Giscard d’Estaing

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Valéry Giscard d'Estaing)
Valéry Giscard d’Estaing
Persona informo
Naskonomo Valéry René Marie Georges Giscard d'Estaing
Naskiĝo 2-an de februaro 1926 (1926-02-02)
en Koblenco
Morto 2-an de decembro 2020 (2020-12-02) (94-jaraĝa)
en Authon,  Francio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per COVID-19 vd
Tombo Authon vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj francagermana vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Franca Politeknika LernejoGimnazio Louis-le-GrandNacia Lernejo pri AdministradoLycée Janson-de-Sailly vd
Partio Unuiĝo por la Franca DemokratioSendependaj Respublikanoj vd
Subskribo Valéry Giscard d’Estaing
Familio
Dinastio Giscard d'Estaing family vd
Patro Edmond Giscard d'Estaing vd
Patrino May Bardoux vd
Gefratoj Olivier Giscard d'Estaing • Sylvie Giscard d'Estaing vd
Edz(in)o Anne-Aymone Giscard d'Estaing vd
Infanoj Louis Giscard d'Estaing • Valérie-Anne Giscard d'Estaing • Henri Giscard d'Estaing • Jacinte Giscard d'Estaing vd
Parencoj Charles Giscard d'Estaing vd
Profesio
Okupo ŝtatreprezentanto • oficisto • politikistoaŭtoro vd
Laborkampo politiko • literary activity vd
Aktiva en StrasburgoBruseloParizo vd
Prezidento de Francio
Dum 1974-1981
Antaŭulo Georges Pompidou
Sekvanto François Mitterrand
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Valéry René Marie Georges GISCARD D'ÉSTAING [valeʁi ʁəne maʁi ʒɔʁʒ ʒiskaʁ d‿ɛstɛ̃] (naskiĝis la 2-an de februaro 1926 en Koblenco (Germanio), mortis la 2-an de decembro 2020 en Authon) estis centrisma-konservativa politikisto de Francio.

Ekde la jaro 1956, li estis elektita membro de la franca nacia asembleo. Inter la jaroj 1962 kaj 1966 kaj denove inter 1969 kaj 1974 li estis franca ministro pri ekonomio kaj financoj, kaj sekve iĝis prezidento de Francio inter la jaroj 1974 kaj 1981.

Poste, li dum kvin jaroj retiriĝis el la politiko, kaj ekde 1986 denove estis membro de la franca nacia asembleo, plu aparte engagiĝante pri eŭropaj temoj, aparte pri la plidemokratiigo de la Eŭropa Unio kaj antaŭenigo de la integrigo de aldonaj aliĝemaj ŝtatoj en la Union. Inter la jaroj 2002 kaj 2003, li gvidis la Eŭropan Konvencion kiu preparis konstitucion de Eŭropo.

Krome, dum 2003 li elektiĝis membro de la Franca Akademio, kio estis diskutata konflikte, ĉar dumvive li nur verkis unusolan novelon kaj krome ne elstaris kiel literaturisto.

Ekde la fino de sia ŝtata prezidanteco, do ekde la jaro 1981, li krome estis dumviva membro de la Konstitucia Konsilio de Francio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]