Val-Saint-Lambert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kristala vazo de Val-Saint-Lambert

Val-Saint-Lambert estas kristal- kaj vitrofabriko en Seraing apud Lieĝo, kiu produktas luksajn vitraĵojn, glasojn, kristalajn art- kaj uzobjektojn. La fabriko troviĝas en iama cistercia abatejo de Sankta Lamberto (patrono de Lieĝo), kiu fondiĝis en 1202. La romanika kapitula salono kaj la skribejo restaŭriĝis kaj estas ankoraŭ uzataj. Pro la franca revolucio, la monaĥa vivo haltis tie. En 1826 la fondintoj de la kristalfabriko ekuzis la ejon pro ĝiaj abunda spaco, apudeco de karbominejoj kaj transporteblecoj (Mozo).

Aktivaĵoj[redakti | redakti fonton]

Hodiaŭ Val-Saint-Lambert estas trovebla en pli ol kvardek landoj, de Usono ĝis Sauda Arabio, de Hispanio ĝis Japanio. Ĝi fariĝis la prestiĝaĵon de Valonio. Kiam minacis bankroto de la entrepreno en la 80-aj jaroj, la instancoj transprenis parton de la akcioj. Vazo de Val-Saint-Lambert, fama pro ĝia brila “duoble kolora ŝlifita kristalo” estis ŝatata kolektaĵo aŭ rilato-donaco, eĉ por princoj aŭ diplomatiaj reprezentantoj. La entrepreno i.a. liveris la vitrajn seĝetojn (pro la malvarmeco de la materialo) por la mondekspozicio de Sevilo. Nuntempe la varogamo multe kreskis kaj moderniĝis, sed la produktometodo por la unikaĵoj restis tradicia. Eblas viziti la fabrikon kaj vidi laborantajn vitraĵistojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

retejo de Val-Saint-Lambert (en, nl, fr)