Val-d'Oise
| Val-d'Oise | |
|---|---|
| Administrado | |
| Lando | |
| Regiono | Francilio |
| Numero | 95 |
| Prefektejo | Cergy |
| Subprefektejoj | Argenteuil Pontoise Sarcelles |
| Prezidanto de la ĝenerala konsilio |
Arnaud Bazin |
| Statistikaĵoj | |
| Loĝantaro | 1 168 892 (2009) |
| Loĝdenso | 938,1 loĝ./km2 |
| Areo | 1 246 km2 |
| Subdividoj | |
| Arondismentoj | 3 |
| Kantonoj | 39 |
| Interkomunumoj | 18 |
| Komunumoj | 185 |
Val-d’Oise [valdwaz] estas franca departemento en la regiono Francilio. Ĝi troviĝas norde de Parizo kaj ĝia numero estas 95. Ĝi etendiĝas sur 1 246 km2 kaj havas 1 168 892 loĝantojn.
La departemento tute enhavas 185 komunumojn.
Enhavo |
Geografio [redakti]
Ĝi enhavas multe da novaj urboj kiel Cergy kiu estis konstruita inter 1960-1980 jarojn. Tiuj urboj plenigis antaŭan agrikulturan regionon kies ĉefurbo estis Pontoise. Kvankam granda parto de tiu malgranda departemento estas okupata de urboj, oni ankoraŭ povas vidi kelkajn arbarojn (Écouen, L'Isle-Adam, Cormeilles, Beauchamp, Taverny) kaj lagoj kie estas kelkaj plezurhavenoj.
Ekonomio [redakti]
Turismo havas ankaŭ grandan signifon : monaĥejoj de Royaumont kaj Maubuisson, Nacia Muzeo pri la Renesanco en Écouen, arkeologiaj fosaĵoj en Guiry-en-Vexin, kaj la urbo Enghien-les-Bains. La ĉefurbo estas Cergy-Pontoise.
Ĉefaj urboj [redakti]
- Pontoise
- Cergy
- Sarcelles
- Ecouen
- Gonesse
- Herblay
- Pierrelaye
- Bouffemont
- Taverny
- Montigny-lès-Cormeilles
- St-Ouen l'Aumône
- Osny