Valda Vinař

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valda Vinař
Persona informo
Naskiĝo 31-an de majo 1918 (1918-05-31)
en Kaposvár
Morto 1-an de decembro 1981 (1981-12-01) (63-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantistoverkisto • poeto • tradukisto • reĝisoro
vdr

Valda VINAŘ (naskiĝis la 31-an de majo 1918 en Kaposvár, Hungario, mortis la 1-an de decembro 1981 en Prago, Ĉeĥoslovakio) estis ĉeĥa reĝisoro, poeto kaj Esperanto-verkisto, aŭtoro de multaj originalaj poemoj kaj rakontoj, premiita en Belartaj Konkursoj. Liaj gepatroj estis ĉeĥoj kaj nur dumvojaĝa hazardo kaŭzis, ke Valdemar surmondiĝis en la hungara lando.

Jam dum siaj studentaj jaroj li surprizadis per sia neordinara poeta kaj verkista talentoj. Fininte siajn studojn li fariĝis redaktoro, pli poste li dediĉis sin plene al teatra laboro. Li estis aktoro, poste reĝisoro en Liberec, Plzeň kaj fine en Cheb, kie li vivis eĉ pensiumiĝinte.

Vinař fariĝis esperantisto en 1949. Li laboris kiel perfekta tradukanto kaj kiel same perfekta aŭtoro de originalaĵoj. Ĉefe dum la lastaj jaroj de sia vivo Vinař pliriĉigis la esperantan literaturon per signifoplenaj verkoj, por kiuj li gajnis premiojn en la internaciaj konkursoj: en Stokholmo 1980 la duan premion por literaturo pro sia monologa rakonto „La insulo de neresanigeblaj“, duan premion en la Literatura Konkurso en Zaragosa (Hispanio) por la historia rakonto „La astronomia horloĝo en Prago“, en pola Bydgoszcz dum la literatura konkurso je temo „La paco“ estispremiita lia felietono „Nefinpentrita kato“, kaj la lasta premio, pri kiu li nur eksciis, sed kies frukton li ne plu povis ĝui, estis la „Natura floro“ en la 21-aj Internaciaj Floraj Ludoj en Barcelona pro lia originala poemo „Edeno retrovota“.

Libroforme aperis "Ĉeĥaj Fabeloj", fabeloj de Božena Němcová kaj Karel Jaromír Erben. Originala satiro apokrifforma "La Skandalo pro Jozefo". Plua originala teatraĵo-monologo "Ĉerande de l' Abismo". Eminenta poemtradukanto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Voĉoj de malproksime. Parafrazoj laŭ motlvoj el la poezio de primitivaj popoloj. (La unua prezentado okazis 28. 6. 1950 en Hradec Králové. Hradec Králové, [Esp. klubo] 1950. 9 fol. 28,5 x 20,7. Stencilita.)
  • Ĉeĥaj fabeloj (kun bildoj de Josef Lada. Laŭ popolaj temoj en Esperanto libere rakontas... Tenmori, Kôzôji, Aiĉiken, Amo-Akademio 1962. 74 p., 5 kol. il. 18,5 x 13.
  • La skandalo pro Jozefo (ĈEA, Panoramo, 70 p.)
  • Skandál kolem Jozefa (enĉeĥigis Renata Mauserová, KAVA-PECH 2001)

Manuskriptoj[redakti | redakti fonton]

  • La insulo de neresanigeblaj
  • Ĉu instrui - ĉu lernigi?
  • Edeno retrovota
  • Interkompreniga hororo
  • Nefinpentrita kato
  • La astronomia horloĝo en Prago
  • Ĉerande de l‘ abismo
  • Nad propastí (en la ĉeĥan tradukis Jiří Mašek)
  • Inkubo
  • La distra edzo
  • Edeno retrovota
  • František Lázecký: Pri kaleŝo, kiu veturas sen ĉevaloj
  • Jiří Karen: Tiam venu
  • Bohumil Hrabal: Kunikloj en fortepiano
  • Bohumil Hrabal:La anĝelecaj okuloj
  • A. Gladilin: Střelec gólu (el Esperanto ĉeĥigis V. Vinař)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]