Valdaracete

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valdaracete en la Madrida Regiono

Valdaracete estas municipo de la Madrida Regiono (Hispanio) situanta en la nomata Komarko Las Vegas. Ĝi havas areon de 64,31 km² kun 685 loĝantoj kun loĝdenso 10,65 loĝ/km².

La Preĝejo de Valdaracete estas atribuata al Juan de Herrera, arkitekto de la Monaĥejo de El Escorial. Ĝiaj patronaj festoj okzas en majo omaĝe al la Virgulino de la Piro, kaj septembre al Kristo Ecce Homo.