Valdas Adamkus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valdas Adamkus
Persona informo
Valdas Adamkus
Naskiĝo 3-a de novembro 1926
en Kaŭno, Litovio
Religio katolika
Lingvoj litova vd
Ŝtataneco LitovioUsono vd
Alma mater Munkena universitato • Ilinojsa Instituto de Teknologio vd
Partio Sendependa
Subskribo Valdas Adamkus
Familio
Patro Ignas Adamkavičius vd
Edz(in)o Alma Adamkienė
Profesio
Okupo politikisto • kurtadistanca kuristo • inĝeniero • konstruinĝeniero vd
10a Prezidanto de Litovio
Dum 12 julio 2004 – 12 julio 2009
Antaŭulo Artūras Paulauskas (Aganta)
Sekvanto Dalia Grybauskaitė
Dum 26 februaro 1998 – 26 februaro 2003
Antaŭulo Algirdas Brazauskas
Sekvanto Rolandas Paksas
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Valdas ADAMKUS naskita Voldemaras Adamkavičius je la 3-a de novembro, 1926) estis Prezidanto de Litovio de 1998 al 2003 kaj denove de 2004 al 2009.

Biografio

Prezidanto Adamkus renkontiĝas kun Vicprezidanto de Usono Dick Cheney en Litovio. La renkontiĝo okazis dum la Vilna Konferenco 2006.
Miĥail Saakaŝvili, Lech Kaczyński kaj Valdas Adamkus en Tbilisi, novembro 2007.

Adamkus naskiĝis en Kaŭno. Lia patro estis unu el la unuaj estroj de la Lernejo de la Litova Aera Forta en la Respubliko Litovio. Kiel juna viro li aliĝis la fortojn luktantajn kontraŭ la unua sovetia okupo de 1940. Dum Dua Monda Milito, lia familio fuĝis el Litovio por eviti la duan sovetian okupon en 1944. Li studis en la Universitato de Munkeno en Germanio antaŭ ol elmigri al Usono en 1949. Flua en kvin lingvoj - litova, pola, angla, rusa kaj germana - li servis kiel suboficiro kun la usona militista spionaro en la 1950-aj jaroj.

Adamkus laboris en la usona Agentejo pri Mediprotekto (EPA) kaj estis nomumita regiona administranto de Prezidanto Ronald Reagan en 1981. Antaŭ kiu li laboris por la EPA en Cincinnati. Li estis responda por ĉiuj programoj pri aero, akvo, danĝeraj reziduoj kaj aliaj polucioj en Ilinojso, Indianao, Miĉigano, Minesoto, Ohio kaj Viskonsino. En 1985, Prezidanto Reagan prezentis lin kun la prezidenta Premio por Distinginda Federala Civila Servo, la plej alta honoro kiu povas esti atribuita al usona ŝtata dungito.

Litova prezidanteco

Abrupte post lia forlaso de la EPA, Valdas Adamkus movis reen al Litovio. Li decidis sin prezenti por prezidanteco en 1998, kaj li alfrontis laŭleĝan batalon en la litovaj tribunaloj, kie duboj ekestiĝis ĉu Adamkus estis elektebla por prezidanteco pro la longeco de tempo kiun li pasigis eksterlande. Tamen, la tribunalo solvis la kazon favore al li, kaj ne restis aliaj malhelpoj ol lia Usona civitaneco, kiun li oficiale rezignis ĉe la amerika Ambasadejo en Vilno. Li estis elektita kiel Prezidanto de Litovio en 1998, venkante al Artūras Paulauskas. Li oficis de tiam ĝis 2003.

Li denove prezentiĝis en la balotoj, sed estis neatendite venkita de Rolandas Paksas. Paksas suferis skandalon de 2003/2004, kaj estis forigita de oficejo. Adamkus denove prezentiĝis al por la prezidanteco denove kaj estis re-elektita.

Ordeno de Blanka Aglo

Valdas Adamkus estas kavaliro de la Ordeno de la Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.


Eksteraj ligiloj

greke www.president.lt greke www.youtube.com/spaudostarnyba greke unua salutmesaĝo kaj pli detala mesaĝo de Valdas Adamkus por la UK de Esperanto en 2005 (en Esperanto kaj la litova)