Valdecaballeros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valdecaballeros
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 06689
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 066  (2023) [+]
Loĝdenso 12 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 15′ N, 5° 12′ U (mapo)39.246388888889-5.1919444444444Koordinatoj: 39° 15′ N, 5° 12′ U (mapo) [+]
Alto 481 m [+]
Areo 90 km² (9 000 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Valdecaballeros (Ekstremaduro)
Valdecaballeros (Ekstremaduro)
DEC
Valdecaballeros
Valdecaballeros
Situo de la komunumo en Ekstremaduro
Valdecaballeros (Hispanio)
Valdecaballeros (Hispanio)
DEC
Valdecaballeros
Valdecaballeros
Situo de la komunumo en Hispanio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valdecaballeros [+]
vdr

Valdecaballeros [baldekabaJEros] (Valo de ĉevaliroj) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas jabalinos. La censita populacio en 2008 estis de 1.254 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Valdecaballeros estas situa en la centrorienta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto La Siberia, je altitudo de 401 m; je 190 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj je 130 km de Mérida, la regiona ĉefurbo kaj je 230 de Madrido, ŝtata ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 90,1 km².

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo, ĉasado, fiŝkaptado en la Akvorezervejo de García de Sola kaj brutobredado. Ankaŭ rura turismo, natura turismo kaj banlokoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo de Valdecaballeros havas historion relative mallonga, sed tamen oni trovis arkeologiajn restaĵojn kaj romiajn kaj antaŭromiajn. La vilaĝo de Valdecaballeros portas en sia blazono la historiajn bildojn de la Kruco de Sankta Georgo, la taŭroj y la turon de Talavera de la Reina kaj la apro propra de la tereno.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La preĝejo de Sankta Mikaelo Ĉefanĝelo troviĝas sur monteto en la centro de la vilaĝo kaj enhavas erojn de mudeĥara arto. Alia monumento estas la Horloĝo, tureto de fino de la 19a jarcento situa en la placo. La Banloko de Valdefernanado estas alia grava konstruaĵo kaj interesa allogaĵo por turistoj kaj banemuloj.

Populacio[redakti | redakti fonton]

En la du lastaj jardekoj de la 20a jarcento la vilaĝo perdis ĉirkaŭ 500 loĝantojn pro elmigrado al Madrido kaj al la provincaj ĉefurboj. Antaŭe estis optimismo pro la projektita konstruado de atomcentralo, sed fakte la konstruistoj ĉefe loĝis en urboj kaj ĉiutage translokiĝis tie; post la definitiva malaprobo de tiu konstruo multaj iluzioj perdiĝis en la ĉirkaŭaĵoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(En la hispana)