Valdefuentes (Cáceres)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Valdefuentes
Flago

Blazono

Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Urbestro Álvaro Arias Rubio (PP)
Retpaĝaro []
Demografio
Loĝantaro 1.415  (2009)
Geografio
Areo 27,14
v  d  r
Information icon.svg
Elaera vidaĵo
El Rollo (pilorio)

Valdefuentes (Valo de fontoj, kiuj aperas dekstre en la blazono) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas Valdefuenteños. La censita populacio en 2009 estis de 1.415 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Valdefuentes estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Sierra de Montánchez, je altitudo de 484 m; je 32 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 90 km de Mérida, la regiona ĉefurbo kaj je 288 de Madrido. La areo de ties teritorio estas de 27,14 km².

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Demografia evoluo de Valdefuentes (Cáceres) inter 2002 kaj 2008
2002 2003 2004 2005 2006 2007 2008
1491 1535 1552 1515 1489 1457 1461

Historio[redakti | redakti fonton]

La origino de tiu municipo estas en la Bronzepoko kaj en ties ĉirkaŭaĵoj estis intensa romia koloniigo kiel atestas la restaĵoj de tomboŝtonoj trovitaj en la lokoj de Valdelagrulla, Palacios, Majanos kaj Majales.

Fine de la Mezepoko ĝi estis nura domaro ĉirkaŭ la kvartalo de Gurumeña, probable antikva domaro araba. Ĉirkaŭ tiu kerno kreskis la vilaĝo, kie oni konstruis poste la preĝejon de Nuestra Señora de Bienvenida. La loko de Valdefuentes apartenis al la Ordeno de Santiago, kies kruco aperas maldekstre en la aktuala blazono kaj de kiu sendependiĝis, per papa permeso, kaj aliĝis al la reĝaj posedaĵoj.

Filipo la 2-a de Hispanio vendis ĝin en 1558 al Álvaro de Sande, kie meritis tion en la defendo de la lokoj Ĝerbo kaj Malto. La unua senjoro de Valdefuentes konstruigis palaceton de stilo renesanca, desegnita de Pedro Fernández de Trujillo, kaj pilorion kiel indikilo de jurisdikcia povo.

Dum la milito de sukcedo, Valdefuentes, kiel la tuta komarko de Montánchez, apogis la partion de Filipo de Burbono.

Aktuala uzo de la palaco

Arto[redakti | redakti fonton]

  • El Rollo (pilorio), kiu prezidas la placon, kaj datiĝas ĉirkaŭ 1565. Ĝi estis tute sendependa konstruaĵo kaj aktuale estas integrita en la urbanizado de la centra placo.
  • La Palaco de la familio Sande, konstruigita de Alvaro de Sande, enhavanta du etaĝojn, el kiuj la teretaĝa enhavas arkajn portikojn (aktuale endomigitaj) kaj la supra havas galerion kun arkitravo kun sveltaj kolonoj renesancaj (Vidu fotojn).
  • Sgrafiarto kiu aperas en kelkaj domoj de tradicia popola arkitekturo, tio estas tekniko de ornamado de fasadoj de mudeĥara influo, konsista je etendo sur fasado de du aŭ tri surmetitaj tavoloj de stukado de diferenca koloro, komponita de diversaj miksaĵoj de kalko kaj sablo; en la ekstera tavolo oni desegnas la artan ornamaĵon kaj oni malaperigas parton de tiu ekstera tavolo kie nepras por ke aperu la dezirata stuka koloro kiu estas sube. Per tiu procezo oni atingas dukoloran ornamadon per temoj pli malpli geometriaj (plej ofte, sed ankaŭ vegetalaj) ripetitaj regule sur la tuta surfaco de la fasado.
  • La Monaĥejo de Sankta Aŭgusteno. Fondita laŭ protektado de Ana de Sande y Padilla kaj ties edzo, Alfonso de Lancaster, ĝi estis planita kiel familitombejo, kaj pro tio oni konstruis ĝin sur altaĵo; pro tio kaj aliaj koincidoj oni nomis ĝin Pequeño Escorial (Malgranda Eskorialo; la monaĥeja templo estas bone proporcia, kun centra navo kaj du flankaj kapeloj, navokruciĝo kaj absido de rektangula plano, elstare en tiu komplekso la ĉarpentado de ties pordegoj, la retablo kaj la tomebja kapelo, situa malantaŭ la altaro. La pordego estas verko de transiro de la hispana stilo hereriana al baroko; estas de stilo hereriana ankaŭ la klostro.
Klostro de San Agustín
Monaĥejo de San Agustín

Aktuale ĝi iĝis preĝejo. Tiu prezentas ununuran navon dueran, kun navokruciĝo kaj rekta antaŭaltaro recto, kun volboj prilaboritaj el brikoj. Super la centra zono de la navokrucejo situas duonsfera kupolo sur pendentivoj, sistemo uzita ankaŭ por kovri la sakristion, ĉe la orienta pinto de la antaŭ altaro. El la ekstero elstaras la sonorilmuro, kun du arkoj finaj per frontono, kaj la fasado el ŝtonoj, kun arko inter pilieroj kiuj subtenas ornamaĵon de triglifoj kaj metopoj.

Retablo de San Agustín

La komplekso kompletiĝas per centra niĉo kun la figuro de la titularo kaj la blazonoj de la subtenantoj. La templo posedas retablon de la 18a jarcento kun lignaj skulptaĵoj mutkoloraj samjarcentaj. La klostro (ĵus restaŭrita), kun arkoj en la portikaro de la teretaĝo kaj ĉe la vakuoj de la supra, kaj eĝovolboj.

Preĝejo de la Virgulino de Bienvenida
  • Preĝejo de Nuestra Señora la Virgen de Bienvenida. Elstaras pro sia amplekso. Estas konstruaĵo de stilo baroka de popularaj nuancoj konstruita en la 17a jarcento el ŝtono kun ununura navo triera. La kapelo finas per kvarono de sfero, dum la navo finas per volbo escepte la antaŭaltaro kiu montras simplan kruciĝon. Estas voblo ankaŭ super la bapteja kapelo, kiu konsistigas la bazon de prisma turo triera. Estas diversaj retabloj kaj barokaj figuroj de la 17a kaj 18a jarcentoj. Elstaras la ĉefa retablo.

Festoj, Tradicioj kaj Celebradoj[redakti | redakti fonton]

  • Festo honore al la patronino Nuestra Señora la Virgen de Bienvenida (15a de aŭgusto).
  • La Feria honore al la patrono Sankta Aŭgusteno (28a de aŭgusto). Konata en la zono estas ties gregofoiro.
  • Los Quintos (Tradicia festo kiam la junuloj kiuj eniris en aĝo de militservi (jam ne esats deviga) amuziĝas ĉefe per danco ĉirkaŭ granda fajraĵo en la placo post la kristnaska vespermanĝo).
  • Feria Agroalimentaria de Valdefuentes (Nutraĵofoiro), pli konata kiel Fromaĝa Foiro (El jaro 2000 konvertiĝis en grava festo kiam alvenas al Valdefuentes plej da vizitantoj, ĉirkaŭ 25.000 dum semajnfino kaj eĉ 10.000 nur sabate).
  • Kamparfesto de la Magdalena (Dimanĉe post Sankta Semajno).
  • Karnavaloj, Cachetía [kaĉetIa] eknovembre, la Kokoj, la Bendoj, Festivalo Vallepop.