Valdemar Langlet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Waldemar Langlet en 1906

Valdemar LANGLET [lanle'] (naskita la 17-an de decembro 1872 en la malgranda paroĥo Lerbo proksime al la urbo Katrineholm; mortinta la 16-an de oktobro 1960 en Stokholmo) estis sveda esperantisto.

Post la studjaroj (ankaŭ en Germanio, Aŭstrio kaj Svislando) li estis inĝeniero, ĵurnalisto kaj poste redaktoro de diversaj svedaj gazetoj (inter alie: Svensk Handelstidning, Svenska Dagbladet). Li verkis librojn pri aktualaj temoj kaj pri siaj longaj vojaĝoj en Rusio kaj Hungario.

En la jaro 1899 li edziĝis kun finna esperantistino Signe Blomberg el Turku. Post ŝia morto 1921 li renkontis rusinon Nina Borovko, kiu estis filino de lia amiko rusa pioniro Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko. En la jaro 1925 ili geedziĝis. Li estis kunfondinto de la Esperantoklubo de Uppsala en 1891, la dua esperantista klubo en la mondo, kaj dum multaj jaroj li estis prezidanto de la klubo. Kiam fondiĝis la Sveda Esperanto Federacio en la jaro 1906 li fariĝis ankaŭ ĝia prezidanto ĝis ĝia fendo pri la Ido-skismo en Pasko de 1909.

Valdemar Langlet faris plurajn longajn vojaĝojn en Rusio, la unua jam en la jaro 1895. Li ankaŭ surĉevale rajdis 1000 kilometrojn tra Hungario. Pri siaj hungaraj aventuroj li poste verkis libron. Jam en tiu jaro li propagandis Esperanton pere de la kovertoj de liaj leteroj, "sur kies vizaĝa flanko estas presita per grandaj literoj "Lingvo internacia Esperanto" kaj la dorsa flanko - teksto en sveda lingvo, enhavanta la tutan esencon de nia lingvo kaj adresojn de la sendinto kaj E-klubo en Upsala". En la jaro 1932 Langlet ekhavis okupon ĉe la universitato de Budapeŝto. Li deĵoris tie kiel lektoro de la sveda lingvo. Samtempe li estis oficisto en la sveda ambasado en la hungara ĉefurbo.

En la jaro 1944 kiam la evoluo de la Dua mondmilito pli kaj pli danĝerigis la vivon por la hungaroj, Langlet ankoraŭ deĵoris en ambaŭ siaj okupoj. Li vidis la pli kaj pli kruelajn persekutojn ne nur de judoj sed ankaŭ de aliaj personoj kiuj ne plaĉis al la tiama faŝista reĝimo. Kune kun sia edzino Nina li iniciatis helplaboron sub protekto de la Sveda Ruĝa Kruco. En la unua periodo li unuavice helpis unuopajn homojn kiujn li jam antaŭe konis. Sed iom post iom la grupo kreskis. Antaŭ la pordo de lia hejmo staris longaj vicoj de homoj kiuj petegis lian helpon.

Ne plu la propra hejmo de Nina kaj Valdemar sufiĉis por la agado. Ili serĉis kaj luis apartamentojn, domojn, bienojn. Homoj kiuj forlasis la urbon disponigis al ili siajn hejmojn. Multloke, kaj en Budapeŝto, kaj en la ĉirkaŭaĵoj, ili aranĝis orfejojn kaj flegejojn por maljunuloj. Ili distribuis manĝaĵojn kaj medikamentojn. En kelkaj prizorgejoj ili de tempo al tempo sekrete kaŝis homojn kiuj estis persekutataj pro tio ke ili estis aŭ judoj, aŭ personoj, kiuj iamaniere estis nekonvenaj al la hungaraj faŝistoj aŭ al la germanaj SS-anoj.

Dum la lasta jaro de la milito miloj kaj denove miloj da hungaraj judoj estis transportitaj al certa morto en la germanaj koncentrejaj kampoj. Langlet jam dum siaj unuaj jaroj en Budapeŝto establigis varmajn interrilatojn al multaj judaj familioj. En la komenco de la jaro 1944 li subite rimarkis ke kelkaj konatuloj senspure malaperis. Aliaj kaŝe serĉis lin por esprimi sian grandan timon pri proksima arestado kaj fortransporto al iu kampejo. Langlet nun komprenis ke estis nepre necese ion fari. Pere de oficialaj agoj de la sveda ambasado li povis helpi kelkajn personojn kiuj havis iuspecan rilaton al Svedio. Por aliaj li povis nenion fari. La situacio ŝajnis senespere malluma. Kvankam li ne havis la rajton agi sen sankcioj de la svedaj aŭtoritatoj en Stokholmo li starigis specialan ŝirmprotektan sekcion, unue en la ambasadejo, poste en sia hejma oficejo. En la nomo de la Sveda Ruĝa Kruco li komencis eldoni presitajn atestojn en kiuj Langlet asertis ke la posedanto de la dokumento atendis svedan civitanecon kaj pro tio estis metita sub "speciala sveda protekto".

Komence nur temis pri unuopaj aŭ malmultaj dokumentoj po tage, sed iom post iom onidire la informoj pri la protektatestoj de Langlet estis vaste disvastigitaj en ne nur Budapeŝto. Ĉiam pli kaj pli grandaj grupoj de timemuloj alkuris petante pri lia helpo.

La agoj de Langlet estis ankoraŭ akceptataj de la hungaraj aŭtoritatuloj. Miloj, eble dekmiloj, da dokumentoj jam estis disdonitaj kaj la afero ŝajnis esti ne plu kontrolebla. La sveda ambasadoro sentis facile kompreneblan timon. Sendube ili atingis la riskan punkton kie la pseudooficialaj dokumentoj eldonitaj de Langlet povus tute perdi sian validon.

En tiu situacio la sveda ambasado en Budapeŝto turnis sin al la Ĉefa Estraro de la Sveda Ruĝa Kruco kaj petis ĝin sendi helpon al Budapeŝto. Iom poste Raoul Wallenberg estis sendata al Budapeŝto. Veninte tien li tuj akceptis la labormetodojn de Langlet, sed kiel oficiala sveda reprezentanto li povis anstataŭigi la protektdokumentojn per la mondkonataj "Wallenbergaj protektpasportoj" kiujn li eldonis en la nomo de la sveda registaro.

Valdemar Langlet kaj Nina daŭrigis siajn helpagadojn eĉ en la kaosa momento kiam la sovetaj armeoj marŝis en Budapeŝton. La verkon kaj sorton de Wallenberg la mondo bone konas. Wallenberg malaperis en kaosaj lastaj tagoj de la dua mondmilito. Lia mistika foriĝo vekis intereson ĉie en la mondo. Lia nomo estas bonkonata. Li estis kaptita de la soveta sekreta polico kaj nur post la disfalo de Sovetunio oni skize scias pri lia sorto.

Kelkaj monatoj post la militfino la pli ol sepdekjaraĝa Valdemar kaj lia edzino post longa, laciga vojaĝo revenis al Svedio tute senhavaj. Nur iom da vestaĵoj kaj kelkajn personajn posedaĵojn ili povis kunporti reen al la hejmlando. Iliaj monoj estis foruzitaj en la helplaboro, ilia sanstato estis tre malbona.

En malgranda paroĥo Lerbo, proksime al la urbo Katrineholm en meza parto de provinco Sudermanio en Svedio, ili dum multaj jaroj vivis en tre modestaj kondiĉoj.

En Hungario la agoj de Valdemar kaj Nina Langlet estas vaste konataj. Honore al ili lernejo en Budapeŝto portas la nomon Langlet, kaj strato nomita laŭ Valtemar Langlet portas memortabulon[1]. De la ŝtato Israelo li estas honorigita kiel "Justulo inter la popoloj".

En Svedio, lia hejmlando, ne multaj hodiaŭ scias kiuj estis la geedzoj Langlet kaj ankoraŭ malpli multaj scias ion pri ilia granda, heroa kaj vivoriska laboro por suferantaj viktimoj de milito kaj rasismo.

Verkoj de Valdemar kaj Nina Langlet[redakti | redakti fonton]

  • Langlet, Valdemar - Till häst genom Ryssland 1898 (sveda lingvo)
  • Valdemar Langlet: Till häst genom Ungern. 1934 (sveda lingvo)
  • Valdemar Langlet: Verk och dagar i Budapest. 1946 (sveda lingvo)
  • Valdemar Langlet: Al la memoro de Józef Waśniewski (poemo) Fundamenta Krestomatio,
  • Nina Langlet: Kaos i Budapest. 1982 (sveda lingvo)

Pri Valdemar kaj Nina Langlet:

  • Henry Thomander: Valdemar Langlet - heroo en la ombro de Wallenberg.
  • La Espero - Organo de Sveda Esperanto-Federacio, 1991:1
  • Henry Thomander: Valdemar Langlet - en hjälte i Wallenbergs skugga
  • Södermanlands Nyheter, 1992 04 03. (sveda lingvo)
  • Kalle Kniivilä: Esperantisto kontraŭ malhomeco Esperanto – Organo de UEA, 1995:5.
  • Agneta Emanuelsson: Valdemar Langlet - en glömd hjälte (sveda lingvo)
  • Björn Runberg: Valdemar Langlet - räddare i faran. (sveda lingvo)

Notoj[redakti | redakti fonton]

<referencoj/>

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Faces-nevit.svg Trovu « Valdemar Langlet » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Tiu-ĉi artikolo tiras informon el Enciklopedio de Esperanto.
Citaĵa eraro Etikedoj <ref> ekzistas, sed neniu etikedo <references/> estis trovita; $2