Valdorfa salato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valdorfa salato

Valdorfa salato estas salato kiu por la unua fojo estis surtabligita en la Waldorf-Astoria Hotelo en Novjorko en la jaro 1896.

Laŭ originala recepto en la salato troviĝas: celerio, pomoj, rosinoj, juglandoj, majonezo kaj iom da citronsuko. Pri la aŭtentikeco de la juglandoj oni disputas: en kelkaj receptoj kiuj estus bazitaj sur la originala recepto, juglandoj estas fakultativaj. Probable tiel estis jam en la originala recepto.

La modernaj variantoj pli similas al ĉefmanĝosalatoj, pro aldono de ekzemple salmo, kokinfileomeleagrofileo. Ankaŭ regule troviĝas ĉerizoj kaj vinberoj en novaj versioj de la konata salato.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]