 |
Ĉi tiu artikolo temas pri vilaĝo kaj komunumo en distrikto Covasna. Se vi serĉas informojn pri vilaĝo en distrikto Bihor, vidu la paĝon Valea Crișului (Bihor). |
Valea Crișului [valea kriŝuluj] (hungare: Sepsikőröspatak [ŝepŝikoroŝpatak]) estas komunumo en Rumanio nord-nordokcidente de Sfântu Gheorghe. Administre apartenas al ĝi Calnic. Ĝis 2004 aparenis al ĝi ankaŭ Arcuș.
En 1910 Sepsikőröspatak havis 1 277 loĝantojn (hungaroj), en 1992 1 538 (99 % da hungaroj).
En la censo de 2002 el la 1.659 loĝantoj 1.610 (97,0 %) deklaris sin etnaj hungaroj[1]. 1.636 (98,6 %) deklaris la hungaran sia precipa lingvo[2]. El la 22 romaoj neniu deklaris la ciganan sia precipa lingvo.
Ĝia unua skriba mencio estas el 1332 kiel ekleziejo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Háromszék vármegye).
- ↑ Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (censo de la popolanoj kaj de la loĝantoj) (rumane) (XLS) (2002). Alirita 2013-03-09.
- ↑ Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (censo de la popolanoj kaj de la loĝantoj) (rumane) (XLS) (2002). Alirita 2013-03-09.
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
Ĝemelkomunumo [redakti]
Gravaj personoj [redakti]
- Gábor Apor, barono (7-a de novembro 1889 – Romo, 12-a de februaro 1969): diplomato.
- Albert Bedő, Kálnoki Bedő (31-a de decembro 1839 – Budapest, 20-a de oktobro 1918): arbaristo, ano korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1880).
- Lajos Imreh instruisto.
- János Köröspataki Bedő (ĉirkaŭ 1620 – ?, ?): historikant-aŭtoro.
- József Mészely (n. 1-a de marto 1956): poeto, redaktoro.
- Sándor Móricz (8-a de januaro 1820 – Sibio, 20-a de aŭgusto 1882): oficiro, instruisto.
- Erzsébet P. Ütő (n. 28-a de decembro 1933): tekstilartistino, grafikistino.
- Gábor Szinte (1855 – Budapest, 25-a de marto 1914): etnografo, arthistoriisto.
Eksteraj ligiloj [redakti]
-
Situo en la distrikto (antaŭ 2004)
-