Valea Largă (Mureş)
El Vikipedio
Valea Largă (Mureş) (hungare: Mezőceked) estas komunumo en Rumanio nordokcidente de Iernut. En 1910 ĝi havis 2 396 loĝantojn (rumanoj, ciganoj) kaj en 1992 3 509 (rumanoj). Ĝia unua skriba mencio estas en 1332 kiel ekleziejo. En mezepoko ĝi estis hungara, poste rumana vilaĝo. Ĝis 1919 apartenis al Hungario (Torda-Aranyos vármegye). Administre apartenas al ĝi Poduri, Valea Frăţiei, Valea Glodului, Valea Pădurii, Valea Şurii.
Fonto [redakti]
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
