Aranno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Valeggi)
Aranno
Blazono de Aranno
Blazono de Aranno
Blazono de Aranno
Aranno
Aranno
Aranno
Kantono Tiĉino
Distrikto Lugano
Komunumaro Breno
Koordinatoj  46° 1′ 0″ N 8° 52′ 19″ O / 46.01667 °N, 8.87194 °O / 46.01667; 8.87194 (mapo)Koordinatoj: 46° 1′ 0″ N 8° 52′ 19″ O / 46.01667 °N, 8.87194 °O / 46.01667; 8.87194 (mapo)
Nombro de loĝantoj 317
Areo 2,72 km²
Alteco 707 m super marnivelo
Poŝtkodo 6994
Komunumkodo 5143
Mapo de Aranno
Mapo de Aranno
Mapo de Aranno

Aranno estas komunumo de la komunumaro Breno kaj la distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 317 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Aranno situas la tiĉina regiono Malcantone sur deklivo okcidente de la Lago de Lugano. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Aranno kaj Valeggi.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,72 km², de kiuj 86,0% estas kovritaj de arbaro, 4,8% servas por agrikulturo kaj 8,1% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Aranno limas en nordo al Alto Malcantone, en oriento al Cademario, en sudo al Bioggio, en sudsudokcidento al Curio, en sudokcidento al Novaggio, kaj en okcidento al Miglieglia.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Aranno situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra Aranno pasas kurboriĉa flanka vojo de Berno al Magliaso kaj kondukas konekta vojo al Cademario. Pere de buslinio de Agno al Cademario la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Aranno datiĝas el la jaro 1335 Arano. Por la fasadaj muroj de la domo Casa Pelli estis uzitaj fragmentoj de tomboŝtonoj kun enskriboj en la tiel nomita leponta alfabeto. Laŭ nekonfirmita fonto la hodiaŭa pastra preĝejo situas sur la ruinoj de iama mezepoka burgo. En la 19-a jarcento en Aranno estis malkovrita sfalerito kaj barito kaj dum kelkaj jardekoj ekzistis mineo.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]