Valencia de las Torres

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Valencia de las Torres estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro. Estas du aliaj vilaĝoj kun sama nomokomenco en la provinco.

La loĝantoj nomiĝas valencianos. La censita populacio en 2008 estis de 700 loĝantoj.

Situo

Valencia de las Torres estas situa en la sudorienta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Campiña Sur, je altitudo de 520 m; je 117 km de Badajoz, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 210,2 km².

Ekonomio

Agrikulturo kaj brutobredado.

Demografio

Demografia evoluo de Valencia de las Torres inter 1991 kaj 2007

1991 1996 2001 2004 2005 2006 2007

966 878 790 734 724 708 710