Valenciennes
| Valenciennes (Valencieno) | |
|---|---|
| Lando | Francio |
| Regiono | Nordo-Kaleza Markolo |
| Departemento | Nord (subprefektejo) |
| Arondismento | Valenciennes (ĉefurbo) |
| Kantono | Valenciennes (ĉefurbo) |
| Poŝtkodo | 59300 |
| Urbestro Aktuala mandato |
Dominique RIQUET 2001 - 2008 |
| Longitudo | 03° 31' 33" OR |
| Latitudo | 50° 21' 35" NO |
| Alto | 42 m |
| Areo | 13,84 km² |
| Loĝantaro | 41 278 loĝ. (1999) |
Valenciennes [valăsien] (esperantigite Valencieno) estas urbo en norda Francio, en la regiono Nordo-Kaleza Markolo kaj en la departemento Nord. Ĝi estas tre malnova urbo kaj havas jam pli ol mil jarojn. La urbo mem havas 40.000 loĝantojn, en la ĉirkaŭaĵo estas kromaj 300.000 loĝantoj.
Enhavo |
Ekonomio [redakti]
Valenciennes estas universitata urbo kaj ekonomia centro de norda Francio. Speciale gravas por la regiono la metala kaj aŭtomobila industrioj.
Ĝemelaj urboj [redakti]
Ĝemelaj urboj de Valenciennes estas Agrigente (Italio), Düren (Germanio), Gliwice (Pollando), Medway (Britio), Moskvo (Rusio), Nacka (Svedio), Obuda (Hungario), Salgotarjan (Hungario) kaj Yichang (Ĉinio).
Esperanto-movado [redakti]
Ekzistas Esperanto-klubo Valenciennes-Espéranto, asocio-membro de la Nordfrancia Esperanto-Federacio. Prezidanto de la klubo kaj delegito de UEA estas Jean Dietrich.