Valentino (filozofo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo


Valentino (floruit en la jaroj 135-165; ĉirkaŭ) estis egipta filozofo kaj teologo kristana kaj greka predikisto devene kristana-gnostika

Biografio[redakti | redakti fonton]

Valentino naskiĝis en Phrebonis sur la Nildelto (laŭ aliaj fontoj en Kartago); kaj junaĝe translokiĝis al Aleksandrio de Egiptio, tiam grava centro kristankultura kie cirkulis ankaŭ novplatonismaj ideoj devene alegoriaj kiel tiuj de Filo de Aleksandrio.Ĉi-tie li studis ĉe certa Teŭdas, kiu jam sin proklamis disĉiplo de Paŭlo el Tarsio kaj kiu pretendis esti lerninte de Paŭlo mem la sekretajn revelaciojn liveritajn rekte de Jesuo Kristo al la apostolo. Tiuj instruaĵoj esoteraj ŝajnas esti transdonitaj en la Evangelion laŭ Filipo kaj en aliajn verkojn gnostikajn.

Valentino dekomence instruis en Aleksandrio, poste inter la jaroj 140aj kaj 160aj ĉirkaŭ, restadis en Romo, kie li agadis kiel diakono dum la papadoj de Higeno kaj Aniceto. Laŭ Tertuliano, la ne okazinta lia elektiĝo al episkopo de Romo lin igis, sekve, foririnto el la Katolika Eklezio kaj decida trakuranto de la gnostika vojo pro kio li estis unuafoje ekskomunikita flanke de papo Pio la 1-a, kaj poste plurfoje pro aliaj liaj predikoj kontraŭ la ortodoksa kristana doktrino. Tertuliano el tiuj citas ankaŭ unu postmortan (post mortem). Li pasigis la lastajn jarojn de sia vivo en Kipro kie sukcesis sin ĉirkaŭi per multaj proselitoj kaj kie li mortis eble en 165. Liaj sekvuloj estis nomataj valentinanoj.

Doktrino[redakti | redakti fonton]

La valentinanaj gnostikuloj provis solvi la eternan dilemon prezentiĝantan al tiu kiu konfesas la mondon kreita: se la mondo estis kreita de Dio, de kie la malbono? Se Li ne kreis la malbonon, kiamaniere lin konfesi kiel unikan kreinton de ĉio?

Helpe de tio al ni transdonita de la unuaj kristanaj herezologoj, nur parte eblas rekonstrui la doktrinon de tiu gnostika majstro kaj ties skolo, bazita sur miksaĵo de elementoj sinkretismaj kun elementoj novplatonismaj, judismaj, kristanaj kaj gnostikaj devene setana kaj enkratisma. La papirusaj fragmentoj nin atingintaj parolas precipe pri la Elaĉeto efektivigita de Kristo kaj pri privilegia destino de la tieldiritaj “spiritaj homoj”, nome pri ĉiuj kiuj konservis en sia korpo la dian semon. Sed el tiuj ŝirpecoj ne eblas establi la precizajn limojn inter la valentina doktrino kaj tiuj ellaboritaj de liaj skoloj, certe tre kompleksa. La fontoj el kiuj eblas eltiri la doktrinon de skoloj al li inspiriĝintaj estas:

  • la tieldirita Dogma letero de Valentinanoj [1], raportita de Epifanio el Salamis en Panarion 31, 5-6;
  • la Malgranda informo, menciita de Ireneo de Liono en Adversus Haereses, I 8;
  • la Granda informo, menciita ĉiam en le verko de Ireneo ĉe Adversus Haereses, I I-8;
  • doktrina sintezo skribta de Hipolito en Philosophumena, VI 29-36.

La strukturo de la Valentina kosmogonio povas esti eltirita el la “Granda informo”, laŭ kiu ĉe la komenciĝo de ĉiuj aĵoj ekzistis la Unua Esto, Bythos, kiu, post eraoj da silento kaj kontemplado, pere de emanada procezo, generis la Pleromon (dia mondo), formita de 30 Eonoj pare kunigitaj maskle-femine (sizigioj), en kiuj femina membro havas definitivan kaj formigan funkcion. Ĉe la vertico de tiuj Eonoj staras la paro Abismo[2] kaj Silento. La epiteto “Silento (Σιγὴν) difinas lian transcendon, dum la epitetoj de la femina principo estas “Penso” (Ἒννοιαν), kiu esprimas kvaliton de interna uzo de la Eonoj Racio kaj Graco (Χάριν), nome la impulso al la generado de aliaj Eonoj. La Intelekto (Νοῦς), estas nomata ankaŭ “Patro” (Πατήρ), sed ankaŭ “Homo” (Ἄνθρωπον), por substreki la kvaliton de ĉiela ekzemplo de la spirita homo; sed tiu varianto estas plikutime referenca al la Kvara Eono, tio estas al la “Vero” (Ἀλήθεια). El ili generiĝis Logos kaj Vivo, kaj de tiuj lastaj la Homo kaj Eklezio.[3]. Tiuj ok formas la tieldiritan Ogdoadon. La Ogdoado, formita pere de kvar paroj de Eonoj, kutime estas subdividita en du "kvaroj", siavice formitaj per kvar paroj de la unuaj kvar Eonoj, (Abismo/Silento [4] kaj Intelekto/Vero kaj de aliaj kvar (Logos/Vivo kaj Homo/Eklezio (4 kaj 8 estis konsideritaj nombroj perfektaj ĉe la Pitagoranoj). En la tieldrita “Dogma letero" de la Valentinanoj, citita de Epifanio, la Ogdoado, male, estas tiel kombinita: Abismo/Silento, Patro/Vero; Huomo/Eklezio; Logos/Vivo. La Eonaj paroj ĉe diversaj aŭtoroj ricevas diversajn epitetojn, inter kiuj la lasta-fina paro Deziro/Sofio.

El la informoj de Epifanio, scieblas ke el tiuj paroj naskiĝis aliaj paroj kiel Parakleto/Kredo, Patra/Espero, Patrina/Karitato. Ankoraŭ troviĝas paroj, foje ne klare determinitaj de la du elementoj maskla kaj malmaskla.

La origino de la Peko kaj de la dekadenco de la dia en la materia mondo estas atribuataj, de tiu gnozo, ĝuste al la lasta femina Eono, nome Sophia (Sofio), ĉar la sinsekvaj homaj generatoj kuntrenis progresivan defektiĝon. Informas Ireneo: “Sed ensceniĝis la lasta kaj plej ĵusa Eono de la “Dudekopo” emanata de Homo kaj Eklezio, nome Sophia, kiu sentis la pasion sen tamen la uniĝo kun sia “sizigia” kunulo Deziro (Adversus Haereses, I, II 2). La pasio pri kiu oni parolas estas la deziro de Sophia koni kaj ascendi al la Unua Esto kiu per propra naturo estas nekonebla.[5]. Al la peko de Sophia, kiu provis atingi la Unuan Eston, oponis tamen Limo (Ὄρον). Tamen laŭ la priskribo de Ireneo la limoj estas du (Adversus Haereses I II, I): unu intermitiĝas inter la Unua Esto kaj la aliaj Eonoj, kaj unu inter la mondo spirita kaj la mondo materia. La peko. do, estis provo atingi la transcendon de Dio, ne la malobeo kiel okazis en Edeno.

Konklude. Laŭ Ireneo: Sophia, pene reveninte en si mem kaj konvinkiĝinte ke la Patro estas nekomprenebla kaj neatingebla, demetis sian intencon kune kun la pasio superveninta, pro la surprizo kaj miro”. Adversus Haereses, I, II 2).

Ĉi-punkte ensceniĝas la lasta Eono, Jesuo, kiu rekomencas la elaĉeton de la homo pere de la Valentina Eklezio: la dia fajrero restanta en la dekadencaj hereduloj de la peko de Sophia povas reveni al siaj ĝustaj loko kaj pozicio, nome savo per la konfeso de la revelacioj kiuj Valentino kaj liaj skoloj kredis trovi en la Sanktaj Skriboj. La forto precipa aganta en la elaĉetitoj estas la konscio pri la eventoj de la origino de ĉio kaj de la peko kaj de la sava scio, nome de la gnozo


Verkoj de Valentino[redakti | redakti fonton]

De liaj verkoj restas nur la fragmentoj supre cititaj prenitaj de Klemento de Aleksandrio (Stromata, II 36; II 114; III 59; IV 89; IV 89-90; VI 52); Hipolito el Romo, Κατὰ πασῶν αἱρέσεως ἔλεγχος VI 42; VI 37; Antimo, Pri la Sankta Eklezio; kaj Ireneo.[6]. Kutime al Valetino estas atribuataj aŭ raportantaj liajn ideojn jenaj, kaj aliaj, verkoj:

Lia skolo[redakti | redakti fonton]

En tiu skolo oni studis la metodojn por liberigi sian spiriton. Tio povis realiĝi pere de la studo pri la sanktaj tekstoj kaj pere de diversaj ritoj; sed precipe per la komsciiĝo pri historia sta de la homo damaĝta de la peko de Sophia. Inter la disĉiploj de Valentino memorindas du aleksandrinanoj, Erakleono kaj Tolomeo, kiun Hipolito indikas kiel reprezentanton de iu itala skolo; dum en Oriento floris alia skolo kiun Hipolito priskribas kiel malsama kaj kontraŭa al tiu itala: ties epigonoj estis Asioniko kaj Ardesiano, eble Bardesano. El tiu skolo devenis, laŭ Ireneo, ankaŭ iu Marko kiu aktivis en la valo de Rodano: lin Ireneo malŝate surnomas magiisto. Ankaŭ Origeno, laŭ esploristoj pri kristanaj doktrinoj, suferis la fascinon de tiuj skoloj.

Tiuj skoloj estingiĝis ĉirkaŭ la fino de la 3-a jarcento, absorbitaj de la Granda Eklezio aŭ de la manikeaj skoloj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. En ĝi, certe tre antikva dokumento destinita nur al la inicatoj, estas priskribitaj la 30 Eonoj, kiuj, kune kelkaj malsamaĵoj, troviĝas en la verkoj de Ireneo kaj Hipolito.
  2. La unua maskla principo estas elvokata per diversaj nomoj: Abismo (Βυθός), por difini ĝian absoluta transcendon kompare kun la aliaj Eonoj, kaj Memproduktito (Αὐτοπάτωρ), ĉar ne generita de alia Eono. Oni trafas ankaŭ la nomon “Patro”, epiteto kutime referencanta al la Eono Intelekto, pro tio la unua Eono estas nomata ankaŭ “Antaŭ-patro”; pro simileco troviĝas ankaŭ “Antaŭ-pincipo”.
  3. Eklezio (Ἐκκλησίαν) konsiderita laŭsence de Eklezio Valentina, loĝata de spiritaj homoj.
  4. La dua elemeento de la paro kutime estas femina en la greka lingvo, kion realigi en la esperanta lingvo ne eblas sen cirkaŭlokucioj.
  5. Hipolito registras ke la peko de Sophia konsistis en la volo generi tutesola, same kiel la Unua Esto, Bythos.
  6. Vidu: Karen L. King, What is Gnosticism?, Harvard University Press, 2005, ISBN 0-674-01762-5, p. 154.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • A. Hilgenfeld, Die Ketzergeschichte des Urchristentums, Leipzig 1884, pp. 283 sgg.; 345 sgg.; 461 sgg.
  • A.E. Brooke, The Fragments of Heracleon, Cambridge 1891.
  • C. Barth, Die Interpretation des Neuen Testaments in der valentinianischer Gnosis, Leipzig 1911.
  • W. Foerster, Von Valentin zsu Haerakleon, Giessen 1928.
  • A. Orbe, En los albores de la exegésis iohannea, in «Analecta Gregoriana» LXV, Roma 1955.
  • A. Orbe, Los primeros herejes ante la persecución, in «Analecta Gregoriana» LXXXIII, Roma 1956.
  • A. Orbe, Hacia la prima teologia de la processión del Verbo, in «Analecta Gregoriana» XCIX-C, Roma 1958.
  • A. Orbe, La unción del Verbo, in «Analecta Gregoriana» ĈIII, Roma 1961.
  • A. Orbe, La teologia del Espiritu santo, in «Analecta Gregoriana» CLVIII, Roma 1966.
  • H. Langerbeck, «La théologie de l'histoire dans la gnose valentinienne», in Le origini dello gnosticismo, a cura di U. Bianchi, Leiden 1967, p. 215 sgg.
  • E. Muhlenberg, Wieviel Erlosungen kennt der Gnostiker Haeracleon?, in «Zeitschrift fur die neutestamentliche Wissenschaft», LXVI 1975, p. 170.
  • D. Devoti, Antropologia e storia della salvezza in Eracleone, in «Memorie della Accademia delle Scienze di Torino», serie V 2, Torino 1978.
  • The Rediscovery of Gnosticism, a cura di B. Layton, Leiden 1980-1, vol. I.
  • M-J. Edwards, Gnostic and Valentinians in the Church Fathers, in «Journal of Theological Studies», XL 1989, p. 26 segg.
  • Testi gnostici in lingua greca e latina, a cura di Manlio Simonetti, Milano 1993, p. 199 sgg.

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]