Valentino Serov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
memportreto de Valentino Serov-1885

Valentino Aleksandroviĉ SEROV (ruse Валенти'н Алекса'ндрович СЕРО'В) estis eminenta rusa pentristo, pleje konata kiel portreta majstro.

Li naskiĝis la 19-an de januaro 1865 en Sankt Peterburgo kaj mortis la 5-an de decembro 1911 en Moskvo.

Liaj gepatroj estis elstaraj rusaj muzikistoj. Patro Aleksandro Nikolajeviĉ Serov famiĝis kiel komponisto, kiu verkis tri operojn. Patrino Valentina Semionovna originis el la hebrea familio Bergman kaj laboris ĉefe kiel pianistino.

Valentino lernis en la klasika gimnazio nur tri jarojn, ĉar li kune kun la patrino loĝis ekde 1871 en Munkeno kaj ekde 1874 en Parizo.

Post reveno al Rusio li en 1878 konatiĝis kun eminenta rusa pentristo Ilja Repin, kiu instruis al li pentrarton.

Knabino kun persikoj - 1888

Grandan pozitivan rezulton donis lia interkonatiĝo kun fama mecenato Savo Mamontov, kiu invitis lin en sian bienon Abramcevo. Tie li verkis kelkajn pentraĵojn, inkluzive en 1888 plej konatan portreton de dekdua knabino Vera, filino de Mamontov, kiu titoliĝas “Knabino kun persikoj”.

En 1880 Serov komencis studi pentradon en Imperia Akademio de belarto, kie lia profesoro estis Paŭlo Ĉistjakov. En Akademio Valentino Serov gajnis la malgrandan arĝentan medalon pro lia etudo. Ekde 1884 lasinte Akademion li aparte praktikis ĉefe kiel majstro de portreta pentrado.

Ekde 1897 Valentino Serov mem iĝis profesoro en Moskva lernejo de pentrado, skulpturo kaj arkitekturo. Li instruis kelkajn famajn rusajn pentristojn.

Familio[redakti | redakti fonton]

edzino Olga Trubnikova 1886

En 1887 Valentino edziĝis al Olga Trubnikova, kun kiu li amikis ankoraŭ infanece. Liajn du filojn Jura kaj Saŝa la pentristo prezentis en sia laboro "Infanoj" (1899).

Savo de Savo kaj la revuo[redakti | redakti fonton]

la cara familio en la katedralo 1896

Sukcesoj kaj gloro de Serov venis la caran korton. Kelkaj reprezentantoj de la cara familio mendis siajn portretojn de la fama artisto. Rezultoj estis tre perfektaj kaj baldaŭ mem imperiestro Nikolao la 2-a iĝis modelo por la nova portreto. Dum pentrado Serov petis la caron faciligi malfeliĉan sorton de lia intima amiko kaj fama mecenato Savo Mamontov, kiu trafis en prizonon. Liajn argumentojn la caro rezonis gravaj kaj reliberigis la entrepreniston. Ankaŭ Serov dank` al influo de Nikolao la 2-a kaj lia monkontribuo savis de bankruteco tre popularan revuon "La mondo de arto".

Valentino Serov mortis la 5-an de decembro 1911 pro paroksismo de stenokardio. Li estas sepultita en moskva Novodeviĉje tombejo. Lian nomon portas la strato situanta proksime de metrostacio “Sokol” en Moskvo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]