Valenurbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valenurbo
Walenstadt
Blazono de Valenurbo
Blazono de Valenurbo
Pacmemorejo de Karl Bickel
komunumo en Svislando
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Elektodistrikto Sarganslando
Koordinatoj  47° 6′ 0″ N 9° 19′ 0″ O / 47.10000 °N, 9.31667 °O / 47.10000; 9.31667 (mapo)Koordinatoj: 47° 6′ 0″ N 9° 19′ 0″ O / 47.10000 °N, 9.31667 °O / 47.10000; 9.31667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4892
Areo 45,81 km²
Alteco 425 m super marnivelo
Poŝtkodo 8880
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Valenurbo
vdr

Valenurbo kun germana nomo Walenstadt estas urbeto en la elektodistrikto Sarganslando, Kantono Sankt-Galo, Svislando. La urbeto havis 4892 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Valenurbo troviĝas en la suda parto de la Kantono Sankt-Galo je la orienta bordo de la Valenlago, de kiu ĝi ricevis la nomon. Ĝi situas je la piedo de la kruta deklivo de la Churfirsten. La koordinatioj de Valenurbo estas 47° 6' N kaj 9° 19' E. Ĝi situas je 425 m super la marnivelo.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Valenurbo limas en nordo al Wildhaus-Malnov-Sankt-Johano.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua nomo de Valenurbo estis Ripa Vualastad (Ripa signifas en la romanca lingvo bordo). Ĝia unua skriba mencio datiĝas de la jaro 831 post kristo en bienlisto de la franka reĝo Ludoviko la Pia. Iam tra Valenurbo pasis romia strato. De la romia epoko ĝis mezepoko en Valenurbo finis la akvostrato de la Rejno tra Limato, Zuriko, Lago de Zuriko kaj Valenlago kaj komenciĝis la strato tra la montpasejo San Bernardino al Italio. Kiu kontrolis Valenurbon fakte kontrolis unu el la ĉefaj trafikvojoj inter nordo kaj sudo de Eŭropo. Tial la Grafoj de Kiburgo alproprigis al si valenurbo en la 12-a jarcento. Inter 1240 kaj 1260 ili konstruis urbajn murojn ĉirkaŭ Valenurbo. En la jaro 1271 Rudolfo la 1-a de Habsburgo heredis la urbon de la Kiburganoj.

La Pacmemorejo de Karl Bickel[redakti | redakti fonton]

Nepre vidinda en Valenurbo estas la Pacmemorejo konstruita de la fama artisto Karl Bickel. Ĝi estis konstruita en la jaroj 1924 ĝis 1949. Bickel dum multaj jaroj kunlaboris kun la poŝtmarkeldonejo de la Svisa Poŝto kaj tial por esprimi sian dankon donacis la Pacmemorejon al la Svisa Poŝtadminstracio. La memorejo troviĝas je alteco de 1300 m super la marnivelo en la urboparto Walenstadtberg.

Trafiko kaj ekonomio[redakti | redakti fonton]

Valenurbo estas bone konektita al la aŭtoŝoseo A3 de Zuriko al Koiro kaj disponas ankaŭ pri bone funkcianta busreto kaj estas ŝiplinio, kiu konektas la urbon kun la aliaj komunumoj ĉirkaŭ la Valenlago.

Valenurbo vivas unuflanke de turismo, alifalnke en Valenurbo troviĝas grava infanteria armilplaco de la Svisa Armeo, kiu estas unu el la ĉefaj dungantoj en Valenurbo.

Monda naturheredaĵo[redakti | redakti fonton]

Valenurbo apartenas al la Svisa Tektonika Areno Sardona, regiono kiu estis la 7-an de julio 2008 akceptita kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.

Monda heredaĵo de UNESKO

Galerio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankă[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]