Valerian Pidmohilnij

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pidmohilnij Valerian ukraine Валер'ян Підмогильний (1901-1941) - verkisto kaj tradukisto. Naskiĝis en Katerinoslavo (nuna Dnipropetrovsko). Eklerninte la francan infanaĝe, li fariĝis unu el ĉefaj ukrainaj tradukistoj de la franca literaturo. Studis juron kaj matematikon, sed dediĉis sin al literaturo ukraina.

Lia talento ekburĝonis en 20-aj jaroj de XX-a jc., kiam li verkis multajn rakontojn kaj romanon "Misto" (Urbo). 1934 - arestita pro la aparteno "al la grupo de verkistoj-naciistoj kun terorisma rilato al komunism-partiaj ĉefoj". Ekzelita al Solovki-a insularo, kie li estis pafmortigita, por "liberigi la lokon al aliaj malliberuloj".

Lian rakonton "La historio de sinjorino Ivha" esperantigis Viktor Pajuk (Esperanto USA, 2006, 5-6).