Valeriano (romia imperiestro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monero kun portreto de Valeriano

Valeriano estis romia imperiestro kiu regis ekde 253 p.K. ĝis 260 p.K. En la tria jarcento p.K. romia imperio estis en plena krizo.

Malamikoj estis norde, kie estis germanoj kaj oriente, kie estis regno de Persio.

Por pli bone batali ambaŭ malamikojn, li decidis dividi romian militistaron duone: unu duonon al filo Gallieno por defendi imperioparton okcidente kaj alian duonon al si por la orientparto.

Li militis kontraŭ persoj dum sep jaroj sukcesante haltigi ilin kaj savi limojn.

Tamen, en la jaro 260 p.K (jaro ne estas certa) li kun tutaj siaj generaloj estis kaptita de Ŝapur, reĝo de Persio.

Kio poste okazis al eksimperiestro ne estas certa.

Laŭ kristiana verkisto, Lattanzio, kiu skribis "De mortibus persecutorum" (esperante Pri mortoj de persekutantoj), li estis uzita de persa reĝo Ŝapuro kiel ŝtupo por ekrajdi sur ĉevalo.

Tiu finiĝo, laŭ Lattanzio, estis dia puno.

Li estis la sola romia imperiestro en historio, kiu estis sklavigita.

Oni priparolas la kialojn de ĉi tiu malvenko!

Laŭ iuj, la imperiestro estis altirita al renkontiĝo kun Ŝapuro por intertraktadi pri milito kaj tiam estis, trompe, kaptita! Laŭ aliaj, Ŝapuro ŝajnigis ke li fugis; la imperiestro kun tuta sia militistaro eniris la urbon Edesso kaj estis subite sensave ĉirkaŭita de la tuta persa militistaro.