Valerij Brjusov
Valerij Jakovleviĉ BRJUSOV (ruse: Валерий Яковлевич Брюсов; naskita la 1-anjul./13-angreg. de decembro 1873 en Moskvo; mortinta la 9-an de oktobro 1924 en Moskvo) estis rusa verkisto kaj poeto de simbolismo.
Vivo [redakti]
Valerij Brjusov estis filo de komercisto. De 1892 ĝis 1899 li studis historion en Moskvo. Jam en tiu tempo li publikigis proprajn poemojn influitajn de la franca simbolismo. Tamen ĉefe li verkis sciencajn disertaĵojn pri rusa poezio. En 1903 li eldonis la leterojn de Aleksandr Puŝkin. De 1904 ĝis 1909 li estris la gazeton Vesij ("La pesilo") kaj tiel fariĝis unu el la ĉefaj personoj de la rusa simbolismo. Krome li tradukis, verkis prozaĵojn kaj vojaĝis al okcidenta Eŭropo. Dum la unua mondmilito li tradukis el la armena lingvo, kaj lia kreemo malkreskis. En 1920 li fariĝis – male al aliaj simbolistoj – membro de la komunista partio kaj en 1921 fondis altlernejon de literaturo kaj arto.
En Esperanto aperis [redakti]
- Fil' de l' ter'. Tradukis V. Sutkovoj. En: Literatura Mondo marto 1931, paĝo 47.
- Kvar noveloj (Nun, kiam mi vekiĝis [tradukis Aleksander Korĵenkov], En la spegulo [tradukis Ilsia Novikova], Marmora kapo [tradukis Grigorij Arosev] kaj Nokta aventuro [tradukis Aleksander Korĵenkov]). Jekaterinburg: Sezonoj, 1999. 24 paĝoj.
- Bemolo. El la vivo de unu el ĉi tiuj malgranduloj. Novelo. Tradukis Anna Pentus kaj Mati Pentus. En: La Ondo de Esperanto 2009, n-ro 4 (174).