Valerio Valento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valerio Valento
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 300 (0300-01-01)
Morto 1-an de marto 317 (0317-03-01) (17-jaraĝa)
Mortis pro hommortigo vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Familio
Dinastio tetrarkio vd
Profesio
Okupo reganto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aurelius Valerius Valens, aŭ Valerio Valento (m. 317) estis romia imperiestro ekde decembro de 316 ĝis la 1-a de marto de 317. Ne konfuzu lin kun Valento Flavius Iulius Valens kiu estis kunimperiestro de la Romia Imperio de 364 al 378, kun sia frato Valentiniano la 1-a kaj regis la orientan parton de la imperio, ĝis sia morto.

Valerio Valento estis dekomence dux limitis (landlima duko) en Dacio, kaj pro la mallongdaŭro de lia regado, apenaŭ oni scias iom pri ĝi.

En la unua enlanda milito inter Licinio kaj Konstantino okazis batalpaŭzo ekde la 8-a de oktobro de 314. Sed komence de decembro de 316 Licinio sciis jam ke la batalpaŭzo ne daŭros multe kaj nomumis Valenton kiel kunimperiestro por montri al Konstantino ke li jam estis perdinta la paciencon al li. Post la malvenko de Licinio en la Campus Ardiensis en la 1-a de marto de 317, Konstantino devigis Licinion murdi Valenton, kio okazis tuj poste.

Licinio uzos la saman kaptilon (sensukcese) en la dua enlanda milito kontraŭ Konstantino nomumante Martinianon kunimperiestro.