Valex Bujak

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Valex BUJAKВале́р Фра́нцавіч Бу́як - belaruse, pollingve: Walery Bujak; japanllingve: 武亦亦龍 (BUMATA Matatatsu), naskiĝis 18-a Marto de 1956 jaro en urbeto Ivje, Grodna distrikto, Belorusio.

Esperantiĝis en 1973 jaro. Estis aktiva ano en belarusa E-movado. Dum jaroj 1984-87 estis estro de E-klubo “Svebanta Kondoro” en Minsko. Ekde 1994 jaro li estas DM de UEA. Estis longe D en Minsko en jaroj 1980-90-aj. Valex Bujak partoprenis UK-80 en Tampere, Finnlando en 1995 jaro.

Krom tio li estas konata kiel majstro de orientaj batalartoj: karateo (4-a dano), aikido, judo, ĵuĵicuo (1-a dano), tajĝiĉuano, ĉigongo, kreanto kaj gvidanto de klubo de batalartoj “Sekai”(be: Сэкай). En 1996 jaro li organizis la turniron de miksitaj batalartoj “Mistro de Povulo Sekai” (ru: Мистер Силач Сэкай).

Valex establis kaj gvidis religian komunumon de Oomoto en Minsk dum 1994-2005 jaroj[1]. Dum jaroj 1999-2004 estis en prizono [2], [3]. Tie li tradukis el Esperanto al rusa lingvo libroj de la Oomoto: “Diaj Vojsignoj”, “Esplorado de vivĝojo”, kaj libro de la ŭonbulismo “La Sankta Instruo de Ŭonbulismo”. Krom tio li skribis propran libron en rusa “Leteroj el zono de Sekai” pri ezoteraj temoj kaj propra sistemo je diagnostiko de la ĉakroj.

Valex Bujak en Belorusio estas ankaŭ kiel energia kuracisto, magiulo kaj ekstrasensulo. En 2009 jaro li partoprenis en TV-programero “Batalo de ekstrasensuloj” (Rusa “TNT” TV-kanalo).

Referencoj

  1. ”Oomoto” №437/1995 p.52 letero de Valex Bujak pri la komunumo al Kameoka-oomoto
  2. ”Litova stelo” №1(143) 2002 p.27 letero de Valex Bujak el prizono al esperantistaro
  3. ”Heroldo de Esperanto” 1/01/2002 p.3 pri Valex Bujak en prizono belarusa

Eksteraj ligiloj

greke oficiala paĝo greke oficiala sajto