Valeyres-sous-Ursins

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valeyres-sous-Ursins
Blazono de Valeyres-sous-Ursins
Blazono de Valeyres-sous-Ursins
Blazono de Valeyres-sous-Ursins
Valeyres-sous-Ursins
Valeyres-sous-Ursins
Valeyres-sous-Ursins
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj  46° 44′ 46″ N 6° 39′ 20″ O / 46.74611 °N, 6.65556 °O / 46.74611; 6.65556 (mapo)Koordinatoj: 46° 44′ 46″ N 6° 39′ 20″ O / 46.74611 °N, 6.65556 °O / 46.74611; 6.65556 (mapo)
Nombro de loĝantoj 237
Areo 2,88 km²
Alteco 551 m super marnivelo
Poŝtkodo 1412
Komunumkodo 5934
Mapo de Valeyres-sous-Ursins
Mapo de Valeyres-sous-Ursins
Situa mapo de Valeyres-sous-Ursins
vdr

Valeyres-sous-Ursins estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 237 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Valeyres-sous-Ursins situas sur la molasaj montegoj de la Vaŭda Mezlando, proksimume 4 kilometrojn sude de la sudokcidenta fino de la Lago de Neŭŝatelo, rekte sudoriente apud la distriktĉefurbo Yverdon-les-Bains. La komunumo konsistas el la vilaĝo Valeyres kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,88 km², de kiuj 18,4% estas kovritaj de arbaro, 75,7% servas por agrikulturo kaj 3,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Valeyres-sous-Ursins limas en nordo al Pomy, en sudoriento al Ursins, en sudokcidento al Essertines-sur-Yverdon, en nordo al Gressy, kaj en nordokcidento al Yverdon-les-Bains.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Valeyres-sous-Ursins situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas konekta vojo de Ursins al Yverdon-les-Bains. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 estas Yverdon-Sudo, kiu siutas unu kilometron sude de la komunumlimo. Pere de la poŝtaŭtolinio de Yverdon-les-Bains al Bercher la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Valeyres-sous-Ursins datiĝas el la jaro 1141 kiel Valeriis. Sur la teritorio de la komunumo estis trovitaj retaĵoj de rifuĝejo el ne difinita epoko kaj de romia setlejo. En la jaro 1415 la komunumoj Essert-Pittet, Ependes, Suchy, Ursins, Gressy kaj Belmont sur la teritorio de Valeyres-sous-Ursins komunume konstruis malsanulejon. Dum mezepoko Valeyres-sous-Ursins estis parto de la Senjorujo Belmon kaj sub la berna reagdo de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 ĝi apartenis al la Subvoktejo Belmont en la Voktejo Yverdon. Post la Helveta Revolucio ĝi estis atribuita al la Distrikto Yverdon, kiu kun efiko de la 1-a de januaro 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 estis integrita al la nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo Arkivigite je 2013-11-09 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto: [URL: http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D2655.php Olivier Dessemontet: Valeyres-sous-Ursins en Historia Leksikono de Svislando (2013-02-21)]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]