Valiĉa fazano
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Valiĉa fazano
|
||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
| Catreus wallichii (Hardwicke, 1827) |
||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
La Valiĉa fazano, Catreus wallichii, estas endanĝerita specio de la familio de Fazanedoj de Kokoformaj birdoj. Ĝi estas la ununura membro de la monotipa genro Catreus. La scienca nomo rememoras la danan botanikiston Nathaniel Wallich.
Enhavo |
Distribuado [redakti]
La Valiĉa fazano distribuiĝas en la altaj teroj kaj arbustaroj de la regionoj de Himalajo de Barato, Nepalo, Kaŝmiro kaj Pakistano. Ili troviĝas ĉefe okcidente de Nepalo, Kumaon, Garhwal, Tehri Garhwal, Simla, Bussahir, Ĉamba ĝis ĉe la Hazara Distrikto. Censoj de 1981 kaj de 2003 en la areo de Dhorpatan de okcidenta Nepalo kontrolis 70 alvokejojn, sugeste la nombrojn ekzistantajn en tiu areo (proksimume 200 birdojn).[1][2][3] Ili troviĝas ĉefe super 6,000 futoj de altitudo kaj ĝis 10,000 futoj somere.[4]
Fizikaj karakteroj [redakti]
Tiuj hindomalajaj birdoj ne havas la kolorojn kaj brilon de plej parto de fazanoj, kun sablokolora griza plumaro tre punkteca (plumoj ekzemple de brusto estas nigraj kun helaj bordoj) kaj longaj grizaj krestoj. Ties longa vosto havas 18 plumoj kaj la centraj vostoplumoj estas multe pli longaj kaj ties koloro estas ĉefe griza kaj bruna kun horizontalaj nigrecaj strioj. La vizaĝo montras ruĝan nudan haŭtaĵon ĉirkaŭokule kun flaveca okulringo. Pugo, suba dorso kaj subaj partoj estas oranĝecaj. La ino estas iome pli malgranda ĝenerale.
Biologio kaj socia kutimaro [redakti]
Maskloj estas monogamaj. Ili reproduktiĝas ĉe krutaj klifoj dum somero per ovodemetadoj de 10 al 11 ovoj.[4]
Konservado [redakti]
Pro pliiĝanta habitatoperdo, malgranda populacigrando kaj ĉasado en kelkaj areoj, la Valiĉa fazano estas pritaksata kiel Vundebla ĉe IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.[5] Ĝi estas listita en la Apendico I de CITES.[6] Klopodoj por reenmeti kaptivajn ekzemplerojn de Valiĉa fazano en Pakistanon malsukcesis.[7]
Vidu ankaŭ [redakti]
Referencoj [redakti]
- ↑ Lelliott, A.D.(1981) Cheer Pheasants in west-central Nepal. World Pheasant Assoc. 6:89-95
- ↑ PSG Project round-up. Newsletter of the WPA/BirdLife/Species Survival Commission. Alirita 14a Januaro 2011.
- ↑ Dhorpatan Hunting Reserve. birdlife.org. Alirita 14a Januaro 2011.
- ↑ 4,0 4,1 Baker, EC Stuart (1918) The game birds of India, Burmay and Ceylon. J. Bombay Nat. Hist. Soc. 26(1):1-5 scan
- ↑ "redlist"
- ↑ Appendices I, II and III. cites.org. Alirita 8 December 2010.
- ↑ Cheer Pheasant Catreus wallichi. birdlife.org. Alirita 8a Decembro 2010.
Eksteraj ligiloj [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Birdoj |
- ARKive - Bildoj kaj filmetoj de Valiĉa fazano (Catreus wallichi)
- BirdLife Species Factsheet
- IUCN Ruĝa Listo
|
||||||||||||||||||