Valizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ordinara valizo
Rulebla valizo

Valizo estas vojaĝa pakumo, rigida, proksimume paralelepipeda, malfermiĝanta en du partojn, ŝlosebla, kun anso, mane portebla aŭ rule trenebla de unu homo. Ĝi povas esti leda, plasta, tolkovrita, metala (t.n. militista). Tre malpeza valizo estas nomata aviadila valizo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La valizoj aperis meze de la 19ª jc. Antaŭe la ĉefaj vojaĝaj pakumoj estas sakoj aŭ kofroj. En la jaroj 1850-aj la franco Louis Vuitton kreis sintezon, kiu estis rigida preskaŭ kiel kofro (tenis sian formon, tiel ke la enpakitaj vestoj ne taŭziĝis, la objektoj rompiĝemaj ne difektiĝis), kaj aliflanke, estis malpeza kaj malmultekosta kiel vojaĝa sako. Krome, la plata formo de orta paralelipipedo (kontraste kun la ofte rondetaj kovriloj de la kofroj) ebligis kompaktan aranĝon de la pakaĵaro.

Sekve de tio en la dua duono de la 19ª jc la valizoj iom post iom forpuŝis la malnovajn vojaĝajn kofrojn.

La valizoj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

La Fundamento de Esperanto celis precipe la tiutempajn realaĵojn, tial ĝi jam entenas la vorton valizo, kaj ignoras la jam arkaikiĝintan kofron. Ankaŭ en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1] aperas la proverbo:

Citaĵo
 Pli valoras propra ĉemizo, ol fremda plena valizo. 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referenco[redakti | redakti fonton]

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2010-02-01.