Valkó
El Vikipedio
Valkó (valkO) estas grandvilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono Gödöllő.
Bazaj informoj [redakti]
- Areo:38 km²
- Loĝantaro: 2420
- Poŝtkodo: 2114
- Telefonprefikso: 28
La grandvilaĝo situas sur deklivoj, laŭ traira flankovojo, for de ĉefvojo kaj fervojo, inter Urboj Tura kaj Gödöllő.
Historio [redakti]
La komunumo estis loĝata en la neolitiko kaj bronzepoko, poste alvenis skitoj, keltoj, sarmatoj, hunoj kaj avaroj. Apud la vilaĝo oni trovis restaĵon de Remparo de Ĉorso. La romkatolika preĝejo en la 18-a jarcento konstruiĝis. La kampoj kaj arbaroj estis reĝa bieno, Habsburgoj ofte ĉasadis tie.
La grandvilaĝo estas tipa agrara setlejo kune kun arbaroj, kie troviĝas ĉasista kastelo.
Vidindaĵoj [redakti]
- romkatolika Preĝejo de Sankta Mikaelo (Valkó)