Valka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valka
urba komunumo en Latvio • limurbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato Latvio
Regiono Livonio
Municipo municipo Valka
Urborajto ekde 1584
Poŝtkodo LV-4701, LV-4702
Telefonkodo (+371) 47
Kodo laŭ ISO LV-101
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 582  (2023) [+]
Loĝdenso 321 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 57° 47′ N, 26° 1′ O (mapo)57.77527777777826.021388888889Koordinatoj: 57° 47′ N, 26° 1′ O (mapo) [+]
Alto 50 m [+]
Areo 14,26 km² (1 426 ha) [+]
Valka (Latvio)
Valka (Latvio)
DEC
Valka
Valka
Situo de Valka

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valka [+]
vdr

Valka (latve, germane historie ankaŭ Walk) estas urbo en la nordo de Latvio. La urbo situas en la historia regiono Livonio, proksimume 175 kilometrojn de la nacia ĉefurbo Rigo. Valka estas la okcidenta parto de la origina urbo "Walk", kiu post la Unua Mondmilito dum la jaro 1920 estis dividita al okcidenta, latva kaj orienta, pli granda parto, kiu sub la nomo Valga iĝis urbo de Estonio.

Inter la jaroj 1920 kaj 1940, kiam kaj Latvio kaj Estonio estis perforte konkeritaj kaj aneksitaj fare de Sovetunio, kaj inter 1991 kaj 2007 la du historiaj urbopartoj estis dividitaj per interŝtata limo, kiu ene de la urba teritorio havis limtrapasejojn. Dum la dua duono de 1940 kaj inter 1994 kaj 1991, do dum la tempo de sovetunia okupiĝo, temis pri interrespublika limo ene de Sovetunio, kiun eblis pasi sen formalaĵoj.

Post la ekvalidiĝo de la Interkonsento de Schengen en Latvio kaj Estonio fine de 2007 denove eblas pasi sen limkontroloj inter la urbaj teritorioj de ambaŭ ŝtatoj.

Valka etendiĝas sur areo de14 km² kaj dum la jaro 2005 havis 6.459 enloĝantojn. Ĝi estas centro de samnoma municipo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]