Vall de Boí

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Fresko de Kristo Ĉiopova de Sant Climent de Taüll, aknoskita kiel unu el la ĉefaĵoj de la romanika arto.
Monda heredaĵo de UNESKO

Vall de Boí (Valo de Boí) estas mallarĝa, krutaflanka valo kaj malgranda municipo en la nordokcidento de Katalunio. Ĝi kuŝas en la nordorienta angulo de la komarko Alta Ribagorça, sur la randoj de montaro Pireneoj. Ĝi estas la plej granda municipo de la regiono, kiu ĉefa urbo estas Barruera.

La valo estas plej konata pro siaj naŭ frue-romanikaj preĝejoj. Temas pri la plej densa koncentriĝejo de romanika arkitekturo en Eŭropo. Ĝi estis nomumita kiel Monda Heredaĵo de UNESKO la 30-an de novembro 2000. La valo ankaŭ havas la plej altan skiadan feriejon en la Pireneoj, ĉe Boí-Taüll kaj limas kun la Naturparko Aigüestortes kaj Estany (lago) Sant Maurici kiu kuŝas nordoriente.

Historio[redakti | redakti fonton]

La maŭra konkero ne penetris en la altajn valojn de Pireneoj. La unuaj kristanaj grafejoj en la regiono estis fonditaj en la 9a jarcento. Temis pri mozaiko de malgrandaj grafaj feŭdoj, kies lokajn grafojn malmulte atentis iliaj nominalaj frankaj grandsinjoroj. La loĝantaro estis plejparte eŭska.

La valo, unue apartenis al grafejo Tolosa, kiu estis aliĝita al la grafejo de Ribagorza. En la 11a jarcento, la valo falis en la manojn de la grafejo Pallars, antaŭ ol esti aneksita de la aragona kronlando en la 12a jarcento. Rezulte de sia strategia pozicio, la valo enhavas multajn kastelojn, sed ili estas plejparte nebone konservitaj.

Preĝejoj[redakti | redakti fonton]

Kvankam la valo havis relative malaltan loĝantaron en la Mezepoko, grandaj kvantoj de arĝento riĉigis la lokajn eminentulojn por instigi ilin aliĝi al la kataluna kampanjo rehavi Barbastron kaj Zaragozon. Granda parto de la riĉeco estis elspezita en la konstruo de multaj preĝejoj inter la 11a kaj la 14a jarcentoj, laŭ la nova arkitektura stilo importita de Lombardio. La preĝejoj estas karakterizitaj per ellaborita ŝtonverko kaj elegantaj sonorilturoj. Mur-pentraĵoj de la preĝejoj estas konservitaj ĉe la Nacia Muzeo de Arto de Katalunio en Barcelono (MNAC).

Multaj el la preĝejoj restis uzataj por religia kulto ekde ili estis konstruitaj kaj konsekritaj en la 11a kaj 12aj jarcentoj. Naŭ preĝejoj estis inkluzivitaj en la Monda Heredaĵo de Unesko: Sant Climent kaj Santa Maria en Taüll, Sant Feliu en Barruera, Sant Joan en Boí, Santa Eulàlia en Erill la Vall, Santa Maria de l'Assumpció de Coll, Santa Maria de Cardet, la Nativitat de la Mare de Déu en Durro kaj la ermitejo de Sant Quirc apud Durro.

La valo ankaŭ enhavas la ruinojn de kelkaj aliaj romanikaj religiaj konstruaĵoj, inkluzivante la preĝejojn de Sant Llorenç en Saraís kaj Sant Martí en Taüll, kaj la ermitejoj de Sant Cristòfol en Erill, de Sant Quirc en Taüll, de Sant Salvador en Barruera kaj de Sant Pere en Boí.

Sant Climent de Taüll[redakti | redakti fonton]

La preĝejo de Sant Climent de Taüll estis konsekrita la 10-an de Decembro 1123 de la episkopo de Roda. Ĝi troviĝas sur iometa altiĝo apud la vojo de Taüll al Boí. Ĝi estas la plej granda kaj plej bonkonservita preĝejo en Vall de Boí, kaj ankaŭ la plej arkitekture elstara.

La preĝejo estas sterninta kiel baziliko, kun tri navoj, ĉiu apartigita per arkadaro kaj finante en duonronda absido. Ĝi retenas sian originalan duoblaĵetitan lignan tegmenton. Sudoriente de la preĝeja korpo staras sesetaĝan sonorilturon, kun arkaĵaj fenestroj en ĉiu etaĝo. La konstruaĵo estas konstruita el granitaj blokoj, kun ornamaj elementoj kaj fenestroj el pumiko. La fasadoj estas ornamita kun frisoj kaj pilastroj.

La bildo de Kristo Pantocrator (Ĉiopova) de la preĝejo, originale en la ĉefa absido kaj nun konservita en la Nacia Muzeo de Arto de Katalunio (MNAC), estas agnoskita kiel unu el la majstraĵoj de la romanika arto.

Santa Maria de Taüll[redakti | redakti fonton]

La preĝejo Santa Maria troviĝas en la vilaĝo Taüll, kaj estis konsekrita la 11-an de Decembro 1123, la tago post la preĝeja konsakro de Sant Climent. Ĝi estis ankaŭ konstruita laŭ tri navoj, ĉiu finiĝante per absido. La sonorilturo stariĝas el la suda navo. La kvalito de la ŝtonverko de la sonorilturo estas malpli bona ol la preĝeja cetero, kaj ĝi eble estis konstruita antaŭe, kaj la preĝejo aldonita ĉirkaŭ ĝi.

La preĝejo estis multe renovigita en la 18a jarcento, kaj kupolo aldoniĝis. Ĝiaj freskoj estis translokitaj al MNAC ĉirkaŭ 1918. Multaj 18-jarcentaj renovigaĵoj estis forigitaj en la 1970-aj jaroj, interalie la kupolo.

Sant Feliu de Barruera[redakti | redakti fonton]

La preĝejo Sant Feliu troviĝas iom norde de Barruera. La vilaĝo kuŝas ĉe strategia punkto kie la valo larĝiĝas kaj estis konektita kun apuda abatejo en la Mezepoko kiu estas nun malaperita. La preĝejo havas ununuran postvivantan navon de la tri originale konstruitaj, kun barela kelo kaj duonronda absido. Ĝi havas kvadratan transepton kaj absido sude kaj kvadrata kapelo norde. Simpla, malornamita sonorilturo restas ĉe la sudorienta angulo. Renovigaĵoj estis entreprenitaj en la 16a jarcento, aldoninte du gotajn kapelojn al la ĉefa navo, kaj gotan okcidentan fasadon

Sant Joan de Boí[redakti | redakti fonton]

La preĝejo Sant Joan troviĝas ĉe la enirejo de la vilaĝo Boí kiu donas ĝian nomon al la valo. La preĝejo havas tri navojn, kun absidoj ĉe la orientaj finoj de la du flankoj. La originala ligna tegmento estas anstataŭigita per ŝtono. La sonorilturo altiĝas sude de la suda navo. La preĝejo estis multe renovigita en la 18a jarcento, sed multe da la renovigaĵoj estis forigitaj en la 1960-aj jaroj. Ĝiaj pentraĵoj estis forigitaj en 1919 kaj portitaj al MNAC.

Santa Eulàlia d'Erill-la-Vall[redakti | redakti fonton]

La preĝejo Santa Eulàlia en Erill-la-Vall havas unu longan navon kun triobla absido ĉe la orienta fino kaj enirejon en la nordo ĉe kovrita trotuaro. Ligna tegmento anstataŭis la antaŭan barelan kelon. En la nordo la sesetaĝa sonorilturo altiĝas 23 metrojn.

Santa Maria de l'Assumpció de Coll[redakti | redakti fonton]

La preĝejo de l'Assumpció (Ĉieliro) kuŝas ekster la vilaĝo Coll. Ĝi havas ununuran navon kun absido kaj barela kelo, kun postaj gotaj aldonoj. Flankokapelo en la nordo kaj posta gota sonoriloturo kun du etaĝoj en la sudo estigas krucforman etaĝan planon. La interno estas lumigita de lanternoj ĉe orienta kaj okcidenta finoj. La pordo en la okcidento. La sonorilturo estas en malriĉa riparado.

Santa Maria de Cardet[redakti | redakti fonton]

Cardet okupis rokan eksterteriĝon ĉe la enirejo al la valo. La preĝejo estas ĉe la orienta rando de la vilaĝo, super kruta deklivo. La preĝejo havas ununuran navon kun absido, kun kripto malsupre de la absido (postulite pro la falanta tera nivelo). Sakristio estis aldonita al la sudorientan finon de la navo, kaj kapelo estis aldonita al la nordan fasadon. La ekstero retenas trajtojn de la 11a jarcento, kaj de renovigaĵoj en la 12a, 13a, 17a kaj 18a jarcentoj. La interno retenas barokan aspekton de postaj renovigaĵoj.

Nativitat de la Mare de Déu (Naskiĝo de la Dipatrino) de Durro[redakti | redakti fonton]

La urbeto Durro troviĝas je alteco de 1386 metroj, en sud-alfronta montoflanko. La preĝejo havas ununuran longan kaj mallarĝan navon kun barela kelo kaj ardeza tegmento. Ĝi estis konstruita laŭ ununura absido, nun anstataŭita per sakristio. Du kvadrataj kapeloj estas instalitaj en la nordan muron, kaj la sonorilturo altiĝas de la nordorienta angulo kvin etaĝoj. La enirejo estas tranĉita en la suda muro, al kovrita trotuaro. La konstruaĵo estas renovigita kaj etendita ofte ekde ĝi estis konstruita en la 12a jarcento kaj iom el ĝia originala aspekto restas. La interno retenas barokajn trajtojn de postaj renovigaĵoj. La preĝejo estis restaŭrigita en 1983, kaj la sonorilturo en 1994.

Ermita de Sant Quirc de Durro[redakti | redakti fonton]

La malgranda ermitejo Sant Quirc troviĝas sur roka eksterteriĝo apud Durro. Ĝi havas malgrandan navon kaj absido, kun enirejo sude. Malalta sonorilejo stariĝas ĉe la okcidenta fino. La tegmentospaco (alirebla de ekstere) povas estis uzita kiel grenejo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Ĉi tiu artikolo estas bazita sur traduko de la ekvivalenta artikolo en la angla marte-2007
  • Katalunaj Romanikaj Preĝejoj de la Vall de Boí de UNESKO

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]