Vallabhbhai Patel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vallabhbhāī Patel en Bardoli, 1928

"Sardar" Vallabhbhāī Jhaverbhai PAṬEL (guĝarate: સરદાર વલ્લભભાઈ પટેલ, nagarie: सरदार वल्लभभाई पटेल, IFA: [sɐrd̪a:r ʋɐllɐbʰbʰa:i pɐʈe:l]; naskiĝinta je la 31-a de oktobro 1875 - 1950, barata politikisto kaj ŝtatministro, disĉiplo de Gandhi, grave rolis en la luktado por sendependigi Baraton el brita kolonieco kaj por unuigi la centojn da princlandoj kaj aliaj regnetoj en unu grandan landon. En Barato oni kutime antaŭfiksas al lia nomo la titolon "Sardar", t.e. "Ĉefo".

Patel pasigis sian fruan vivon en la guĝarata kamparo, fariĝante plejparte aŭtodidakta tamen sukcesa advokato. Lin inspiris la verko kaj filozofio de Mahatma Gandhi. Li organizis la kamparanojn de Kheda, Borsad kaj Bardoli (ĉiuj en Guĝarato) en neperforta civila malobeado kontraŭ subpremaj britaj politikoj. Tiel li fariĝis unu el la plej gravaj gvidantoj en Guĝarato, kaj eniris la estraron de la Barata Nacia Kongreso; li organizis la partion por balotoj en 1934 kaj 1937, kaj preparis la grundon por la Aŭgusta Movado de 1942.

Kiel la unua barata Ministro pri Enlandaj Aferoj kaj Deputita Ĉefministro de Barato, Patel organizis helpon por rifuĝintoj en Barata Panĝabio kaj en Delhio, kaj gvidis la klopodojn repacigi la tutan landon. Li estris la unuigadon de la lando el la 565 duonaŭtonomaj princlandoj kaj brit-epokaj koloniaj provincoj. Uzante kaj persvadon diplomatian kaj armean okupadon, li sukcesis submeti preskaŭ ĉiun princlandon al la centra registaro. Oni kromnomis lin "La Ferulo de Barato". Li helpis establi la tutlandan modernan servaron, kaj li estis unu el la plej fruaj subtenantoj de rajto pri proprietado, kaj por libera entreprenado kaj merkato en Barato.