Valle de Santa Ana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valle de Santa Ana
municipo en Hispanio

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 06178
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 113  (2023) [+]
Loĝdenso 278 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 22′ N, 6° 47′ U (mapo)38.365555555556-6.7880555555556Koordinatoj: 38° 22′ N, 6° 47′ U (mapo) [+]
Alto 505 m [+]
Areo 4 km² ( 400 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Valle de Santa Ana (Ekstremaduro)
Valle de Santa Ana (Ekstremaduro)
DEC
Valle de Santa Ana
Valle de Santa Ana
Situo de la komunumo en Ekstremaduro
Valle de Santa Ana (Hispanio)
Valle de Santa Ana (Hispanio)
DEC
Valle de Santa Ana
Valle de Santa Ana
Situo de la komunumo en Hispanio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valle de Santa Ana [+]
vdr

Valle de Santa Ana estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro. Estas du aliaj vilaĝoj kun sama nomokomenco en la provinco.

La loĝantoj nomiĝas santaneros. La censita populacio en 2008 estis de 1.188 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Valle de Santa Ana estas situa en la sudokcidenta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Sierra Suroeste, je altitudo de 505 m; je 72 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj tre proksima de Jerez de los Caballeros, la plej proksima urbo. La surfaco de ties teritorio estas de 160,3 km². Estas proskima ankaŭ similnoma vilaĝo nome Valle de Matamoros.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado (porkoj). Tereno de montetoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas du legendoj pri la nomo. La plej antikva rilatas mezepokan fondon ĉirkaŭ ermitejo dediĉita al Sankta Ana, de kie venus la aktuala nomo. LA plej moderna rilatas la fondon al pli modernaj tempoj (17a aŭ 18a jarcentoj) kiam familioj de Jerez de los Caballeros fuĝis el tiu urbo por eviti epidemion kaj tiele venis al tiu valo kie fondis domaron.

La populacio estis ĉiam tre disa.

En 1860 ĝi sendependiĝis el Jerez de los Caballeros; ĝi ekhavis la maletendan teritorion de 383 ha. elprenitaj el tiu de Jerez, kiu ĉirkaŭas ĝin entute.

Inter ĝiaj festoj elstaras la tago de la patronino, Sankta Ana, kaj la "Romería del Palancar" (kamparfesto).