Valledupar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valledupar
urbo • municipo de Kolombio • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 200001–200005
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 544 134  (2021) [+]
Loĝdenso 124 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 10° 28′ N, 73° 16′ U (mapo)10.460277777778-73.259722222222Koordinatoj: 10° 28′ N, 73° 16′ U (mapo) [+]
Alto 180 m [+]
Areo 4400 km² ( 440 000 ha) [+]
Horzono orienta horzono de Nordameriko (UTC-5) [+]
Valledupar (Cezaro)
Valledupar (Cezaro)
DEC
Valledupar
Valledupar
Situo de Valledupar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valledupar [+]
vdr


Valledupar aŭ esperante Valjeduparo estas urbego, diocezo (ekde 1956) kaj universitata urbo en norda Kolombio, en departemento Cezaro (Kolombio). Ĝi estas departementa ĉefurbo.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Panoramo en Valledupar

Geografio[redakti | redakti fonton]

Valledupar troviĝas sur ebenaĵo inter du montaroj. Santa Marta troviĝas 135, Soledad (Atlantiko) 173, Barranquilla 177, Kartageno (Kolombio) 248, Cúcuta 300, Bucaramanga 373, Bogoto 660, Pereira 685, Ibagué 706, Santiago de Cali 862 km. Ĝi estas ĉe la rivero Cesar.

Historio[redakti | redakti fonton]

Valledupar estis trovita en 1532 fare de germano kaj estis fondita en 1550 fare de hispano. La Romkatolika Eklezio ofte prisignis ĝin kiel Ciudad de los Santos Reyes de Valle de Upar. La loknomo estis iom post iom modifita al Valle Dupar kaj fine al Valledupar. Ĝi prosperis dum la kolonia erao sed multe suferis en 19-a jarcento pro la civilaj militoj. En 1810 proksimume 400 loĝantoj ribelis kontraŭ la hispana monarkio. Post 3 jaroj jam la sendependeco estis proklamita. En 1850 la urbo iĝis departementa ĉefurbo. En la malfrua 20-a jarcento okazis diversaj konfliktoj, homrabadoj. Ne hazarde Valledupar havas prizonon. Dum la 2-a mondmilito alvenis multe da enmigrintoj el Eŭropo, aparte francoj, germanoj kaj italoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Katedralo de Valledupar

Ekonomio de la regiono preskaŭ estas bazita sur agrikulturo kaj bredado de brutoj. Inter la 1970-aj jaroj kaj 1980-aj jaroj okazis signifa kultivado de kotonoj. Nuntempe oni kultivas rizojn, tabakojn, kafojn, kakaojn. En la urbego mem oni okupaĝas pri eksporto kaj prilaborado de la menciitaj agrikulturaĵoj. Menciindas ankaŭ nelegala produkto de opioj kaj mariĥuanoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Valledupar la averaĝa temperaturo estas 28 °C. Jare pluvas po 972 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed en oktobro pli ofte, en februaro pli malofte.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Avenuo en Valledupar

Al Valledupar kuras 3 signifaj ĉefvojoj, la plej grava el Bogoto. La urbego havas lokan flughavenon. En la urbo aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Larĝa panoramo en Valledupar

Fontoj[redakti | redakti fonton]