Vallehermoso
El Vikipedio
| Vallehermoso | |||
| municipo | |||
|
|||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Aŭtonoma komunumo | |||
| Provinco | |||
| Insulo | |||
| Koordinatoj | 28°10′0″N 17°15′0″W / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 28.16667 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">28.16667°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Areo | 109,11 km² (10 911 ha) | ||
| Loĝantaro | 3,142 (2011) | ||
| Horzono | UTC±0 | ||
| - somera tempo | UTC+1 | ||
| Poŝtkodo | E–38840 (Vallehermoso) E–38849 (Macayo) |
||
Vallehermoso (hispane, "bela valo") estas unu el ses municipoj de la insulo La Gomera, parto de la insularo Kanarioj en la Atlantika Oceano, kiu geografie apartenas al Afriko sed politike estas parto de Hispanio.
La municipa centro estas la samnoma loĝloko en fekunda kaj relative pluvoriĉa valo samnoma en la insula nordo, en kiu abunde kultiviĝas fruktoj, aparte bananoj, vinberoj kaj oranĝoj. Al la areo tamen ankaŭ apartenas vasta teritorio en la nordo ĉirkaŭ tiu valo, parto de la insula centro, parto de la insulocentra Nacia Parko Garajonay, kaj maldense loĝata parto de la insula sudokcidento.
