Valo Ĉuj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
pejzaĝa impreso de la valo

La valo Ĉuj, kirgize Чүй өрөөнү, estas larĝa valo en la norda parto de la montaro Tjanŝano. Ĝi etendiĝas de la kanjono Boom en la oriento ĝis la dezerto Mojun-Kum en la okcidento. La valo sude limas al la Kirgizaj Ala-Too-montoj kaj norde al la Ĉuj-Ili-montoj. La samnoma rivero Ĉuj estas la plej grava akvofluo de la valo. Sume 32 000 homoj vivas en la valo. Parto de la vala teritorio apartenas al Kirgizio (precipe al ties samnoma provinco Ĉuj), la alia parto al Kazaĥio. Norde de la valo troviĝas dezerto Betpak-Dala.

Urboj kaj urbotipaj loĝlokoj en la valo[redakti | redakti fonton]