Valo Owens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
la rivero Owens proksime de la loĝloko Bishop

La valo Owens Valley estas la proksimume 120 km longa valo de la rivero Owens River en la sudoriento de la ŝtato Kalifornio de Usono. Ĝi vojas de nordo al sudo inter la Sierra Nevada okcidente kaj la "Blankaj Montoj" (White Mountains) nordoriente respektive la montoĉeno "Inyo Mountains " sudoriente. Sude la valo limiĝas per la "lago Owens", nuntempe sekiĝinta salakva lago. Norde ĝi finiĝas per la pasejo Sherwin Summit en alteco de 2100 metroj super la marnivelo, aliflanke de kiu troviĝas la "lago Mono". Tra la valo gvidas la nacia ŝoseo 395, kiu ligas de sudo al nordo la loĝlokojn Lone Pine, Independence, Big Pine kaj kiel plej granda loĝloko de la valo norde Bishop.

Geologio[redakti | redakti fonton]

la rivero sude de la loko Big Pine

La valo ekestis dum la lastaj tri milionoj da jaroj iom post iom per tektonika disiĝo de du partoj de kontinenta plato, nomata rifto, kaj kompareblas al ekzemple la Granda Rifto en Afriko aŭ la Suprarejna Rifto en Eŭropo. La flankoj limiĝas per la Sierra Nevada Fault okcidente kaj la White Mountains Fault oriente. La valo estas la plej okcidenta "baseno" de la regiono Basin and Range, kies centra parto estas la Granda Baseno kaj tiu etendiĝas orienten ĝis la ŝtato Koloradio, norden ĝis Oregono kaj suden ĝis Meksiko. La parto de la tektona plato, kiu pro la rifto malaltiĝis, en la valo subensinkis ĝis 3000 metrojn sub la tera surfaco, kaj la grundon inter la tektona plato ĝis la surfaco pleniĝis per materialo de erozio el la apudaj montaroj, aparte de la Sierra Nevada.

Malgraŭ tiu plenigo de la valo per erozia materialo, la valo estas la plej profunda valo de Nordameriko per altecodiferenco de 3282 m inter la montopinto de la Monto Whitney, la plej alta monto de Usono ekstere de Alasko, kiu altas 4418 metrojn super la marnivelo, kaj la vala fundo ĉe la loĝloko Lone Pine en alteco de 1136 metroj super la marnivelo – la horizontala distanco inter la montopinto kaj la loĝloko Lone Pine estas 20 kilometroj.

La valo la 26-an de marto 1872 skuiĝis per tertremo de la forteco 7.1 sur la skalo de Richter. Temis pri la tria plej forta tertremo en la historio de Kalifornio. Aparte la konstruaĵoj de la urbeto Lone Pine estis forte damaĝitaj. Entute tiam mortis 27 homoj en la valo. Ankoraŭ nuntempe la regiono ofte skuiĝas per malgrandaj tertremoj.

Geologie interesaj kaj aparte pitoreskaj estas la "Alabamaj Montetoj" (Alabama Hills) ĉe la okcidenta flanko de la valo proksime de Lone Pine. La montetoj estis kaj estas la scenejo por tre multaj televidaj kaj kinejaj filmoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj praloĝantoj de la valo vivis tie antaŭ proksimume 10.000 jaroj. Ekde la jaro 500 de nia erao pruveblas spuroj de antaŭuloj de la nunaj pajuteaj indianoj. La tiamaj prauloj de la pajuteoj vivis aparte kiel ĉasistoj de sovaĝaj bestoj kaj kolektistoj de manĝeblaj planteroj, sed ankaŭ iomete praktikis akvuman agrikulturon. Sekve de la kalifornia deliro pri oro ekde la fino de la 1850-aj jaroj usonaj setlistoj atingis la valon kaj konstruis bestobredajn farmejojn kaj minejojn. Aparte ili serĉis oron, sed nur trovis modestajn kvantojn de arĝento, plumbo kaj zinko. Pro la penetro de la usonanoj en la regionon ekestis konfliktoj kun la lokaj indianoj. Dum la jaro 1862 konstruiĝis postenejo de la usona armeo en la valo, el kiu poste evoluis la loĝloko Independence, kaj dum la sekva jaro 1863 proksimume 1000 pajuteoj estis perforte translokigitaj al indiana rezervejo proksimume 200 kilometrojn suden. Preskaŭ ĉiuj dum la sekvaj jaroj revenis, parte laboris por la usonaj farmistoj kaj parte plu praktikis sian precipe ĉasan, aldone iom agrikulturan vivmanieron. Dum la jaro 1900 ekzistis tri indianaj lernejoj en la valo[1].

la valo antaŭ la fono de la montaro Sierra Nevada, vidaĵo proksime de la loko Big Pine sudokcidenten

La minejoj ĝis la jaro 1880 estis elĉerpitaj, la valanoj devis pluvivi nur de la agrikulturo kaj suferis pro la malcentra situo de la valo, kiu malfaciligis profitigan vendon de la agrikulturaj produktoj. Nur la konstruo de fervojeto meze de la 1880-aj jaroj plibonigis la situacion. La farmistoj konstruis pluraajn akvumajn kanalojn kaj pli ekspluatis la akvon de la rivero Owens.

Inter la jaroj 1905 kaj 1910 kampanjo alvokis la lokajn farmistojn ekkultivi fruktojn. En la nova loĝloko Manzanar (de la hispana vorto por "pomkultivejo") eksetlis pluraj familioj kaj kultivis plurajn speciojn de fruktoj, aparte pomojn. Samtempe la loĝloko Los-Anĝeleso en distanco de 300 kilometroj, tiutempe nur urbeto, interesiĝis aĉeti akvon el la rivero Owens kaj aĉetis ĉiujn haveblajn akvorajtojn. Konstruiĝis unua akvokondukilo kun 370 kilometroj da longo kaj 164 tuneloj de la valo ĝis Los-Anĝeleso, kiu forprenis tiom da akvo, ke ene de 15 jaroj la "lago Owens" plene sekiĝis. La farmistoj de la valo kaj el la ĉirkaŭaĵo forte luktis kontraŭ la projekto, kaj tiu lukto konatiĝis sub la moti "kaliforniaj akvomilitoj" (angle California Water Wars). Ekzemple dum la jaro 1924 nekonatuloj eksplodigis la akvokondukilon super la kanjono Jawbone, aliaj luktantoj malfermis kluzon kaj dum kvar tagnoktoj forkondukis akvon, tiel ke la akvoprezo altiĝis. Tiu situacio devigis la urbokonsilantaron de Los-Anĝeleso intertrakti kun la valanoj, sed fine tamen dum multaj jardekoj ne ekestis taŭga interkonsento. Sekve multaj loĝantoj forlasis la valon, en kiu ne plu kontentige eblis praktiki agrikulturon. Nur dum la 1990-aj jaroj la valanoj kaj la urbo Los-Anĝeleso trovis validan interkonsenton, laŭ kiu ekde la fino de la jaro 2006 denove almenaŭ 5 procentoj de la natura akvokvanto de la rivero restas en la valo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. laŭ la priskribo de la administrejo de naciaj parkoj

Koordinatoj: 36° 48' 9" norde, 118° 11' 59" okcidente