Valo Yosemite

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valo Yosemite
Geografia regiono (valo)
valo • historia kvartalo [+]

LandoUsono
- koordinatoj37° 43′ 18″ N, 119° 38′ 46″ U (mapo)37.721694444444-119.646Koordinatoj: 37° 43′ 18″ N, 119° 38′ 46″ U (mapo)


Valo Yosemite (Kalifornio)
Valo Yosemite (Kalifornio)
DEC
Lokigo de Kalifornio en Usono

Vikimedia Komunejo:  Yosemite Valley [+]
vdr

La valo Yosemite – prononco "Joŭsemiti" (angle Yosemite Valley) estas fama naturprotektita loko ĉe la okcidenta rando de la montaro Sierra Nevada . Ĝi situas en la centro de la ŝtato Kalifornio en Usono kaj estas la centra parto de la samnoma Nacia Parko Yosemite, kiu altiras ĉiujare pli ol 3,5 milionojn da vizitantoj.

La valo estas la enirejo en la nacian parkon por la plejparto de la vizitantoj, kaj dum la someroj multaj turismaj aktivaĵoj okazas en la mezo de la valo. Migraj vojoj gvidas al ĉiuj partoj de la valo kaj grimpaj vojetoj al la pli altaj partoj de la nacia parko. Ĉiuj el tiuj vojoj ofertas impresajn panoramajn rigardojn de la parka pejzaĝo.

En la valo vivas ampleksa vario de plantoj kaj bestoj, kaj aparte konataj estas pluraj rokaj akvofaloj. Proksime ene de la nacia parko situas tri arbaroj kun la imponaj arbegoj sekvojoj. 37° 43' 18" norde, 119° 38' 47" okcidente Mapo


Bildaro[redakti | redakti fonton]