Valo de Primiero
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 21 Okt. 2012.
4 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
La Valo de Primiero (primiéro, plej ofte mallonge nomata Primiero, germane Primör) situas en orienta Trentino, Italio. Ĝi konsistas el ses komunumoj: Imèr, Mezzano, Tonadico, Transacqua, Fiera di Primiero kaj Siror. Kelkfoje estas konsiderataj ankaŭ la komunumoj de Canal San Bovo kaj Sagron Mis.
La valo estas ankaŭ konata sub la nomo de valo de Cismòn (ĉis-MON). En ĝi loĝas ĉirkaŭ 10,000 homoj. La vilaĝo San Martino di Castrozza ankaŭ apartenas al la alta valo. Ĝi dividiĝas inter la komunumoj Siror kaj Tonadico, kaj situas 14 km for de Fiera di Primiero, laŭ la vojo al la monta trairejo Passo Rolle.
En la valo estas parolata apartan dialekton: la dialekto de Primiero.

