Valona Brabanto
El Vikipedio
| Valona Brabanto | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Provinco | |
| Lando | Belgio | |
| Regiono | Valonio | |
| Retpaĝaro | http://www.brabantwallon.be// | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 370 460 (2007-01-01) | |
| Loĝdenso | 340 loĝ./km2 | |
| Geografio | ||
| Areo | 1091 km² | |
| Horzono | +1 (+2 de aprilo ĝis oktobro) | |
| La provinco Valona Brabanto en Valonio, la suda franc-lingva parto de Belgio | ||
Valona Brabanto (france: Brabant wallon, valone: Braibant walon) estas unu el la kvin provincoj de Valonio, Belgio. Estas la plej nova kaj plej malgranda provinco de la lando. Ĝi havas surfacon de 1091 km² kaj havas nur unu administran distrikton, tiun de Nivelles. La ĉefurbo de la provinco estas Wavre.
La provinco Valona Brabanto ekestis en januaro 1995, kiam oni disigis la malnovan provincon Brabanto laŭ la tiel nomata lingva landlimo. Post la disigo tiu regiono ekzistas el tri partoj: Flandra Brabanto, Valona Brabanto kaj la Brusela Ĉefurba Regiono.
La 1-an de januaro 2007 la provinco havis 370.460 loĝantojn.
Etimologio [redakti]
Brabanto estas derivaĵo de Braecbant. Tio estas kunigo de braec, kio signifas marĉo kaj bant, kio signifas regiono.[1]
Provinco Valona Brabanto : 27 municipoj [redakti]
Piednotoj [redakti]
- ↑ Ons Baarle, een bijzonder dorp. Bouwstenen voor de geschiedenis van Baarle. Henricus Joosen. 1946