Valorĉeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Valorĉeno estas ĉeno de agadoj kiun firmao funkciiganta en specifa industrio elfaras por liveri valoran produkton aŭ servon por la merkato.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La koncepto venas de komercadministrado kaj unue estis priskribita kaj popularigita fare de Michael Porter en sia furorlibro de 1985, Competitive Advantage: Creating and Sustaining Superior Performance.[1]

Citaĵo
 La ideo de la valorĉeno estas bazita sur la procezvido de organizoj, la ideo de vidi produktan (aŭ servan) organizon kiel sistemo, konsistigita de subsistemoj ĉiun kun enigaĵoj, transformprocezoj kaj produktaĵoj. Enigaĵoj, transformo-procezoj, kaj produktaĵoj implikas la akiron kaj konsumon de resursoj - mono, laboro, materialoj, ekipaĵo, konstruaĵoj, tero, administracio kaj administrado. Kiel valorĉenaj agadoj estas aranĝitaj determinas kostojn kaj influas profitojn. 
— IfM, Cambridge[2]

La koncepto de valorĉenoj kiel decidaj subteniloj, estis aldonita sur la konkurenciva strategia paradigmo evoluigita fare de Porter jam en 1979.[3] En la valorĉenoj de Porter, Interna Loĝistiko, Operacioj, Ekstera Loĝistiko, Merkatiko kaj Vendado kaj Servo estas klasifikitaj kiel primaraj agadoj. Sekundaraj aktivecoj estus Provizado, Administrado de Homaj Resursoj, Teknologia Disvolviĝo kaj Infrastrukturo (Porter 1985, pp 11–15).[4][5]

Laŭ la Ĝenerala Sekretario de OECD (Gurría 2012)[6] la apero de tutmondaj valorĉenoj en la fino de la 1990-aj jaroj disponigis katalizilon por akcelita ŝanĝo en la pejzaĝo de internacia investo kaj komerco, kun majoraj, sekvoriĉaj sekvoj sur registaroj same kiel entreprenoj (Gurría 2012).[7]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Porter, Michael E.. (1985) Competitive Advantage: Creating and Sustaining Superior Performance. New York.: Simon and Schuster.
  2. Decision Support Tools: Porter's Value Chain. Institute for Manufacturing (IfM). Alirita 9a de Septembro 2013.
  3. Porter, Michael E. (1979). “How competitive forces shape strategy”, Harvard Business Review (PDF). Alirita 9a de Septembro 2013..  Arkivigite je 2013-10-29 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-10-29. Alirita 2015-06-22.
  4. Porter, Michael E. (1985). Competitive Advantage: Creating and Sustaining Superior Performance. New York.: Simon and Schuster. Alirita la 9an de Septembro 2013 2013.
  5. "Decision Support Tools: Porter's Value Chain". Cambridge University: Institute for Manufacturing (IfM). Alirita la 9an de Septembro 2013.
  6. http://www.oecd.org/about/secretary-general/theemergenceofglobalvaluechainswhatdotheymeanforbusiness.htm The Emergence of Global Value Chains: What Do They Mean for Business, Angel Gurría, G20 Trade and Investment Promotion Summit, Meksikurbo, la 5an de novembro 2012, OECD, alirita la 7an de Septembro 2013
  7. Angel Gurría (5a de novembro 2012). The Emergence of Global Value Chains: What Do They Mean for Business. G20 Trade and Investment Promotion Summit. Mexico City: OECD. Alirita la 7an de Septembro 2013.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]