Valorpapero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Valorpapero estas diplomo, kiu reprezentas posedan rajton, postulon kaj kiu estas vendebla, transdonebla.

La plej gravaj valorpaperoj estas akcio, obligacio, lombarda slipo, kvitanco, kambio. La vendo kaj aĉeto de la valorpaperoj okazas ĉefe sur la borsoj, kie oni notas ties kurzojn.

La obligacio gravas en la longtempa kredito, la kambio en la mallongtempa.

Eroj de valorpapero[redakti | redakti fonton]

Valorpapero konsistas el

  • Mantelo: kiu estas mem la diplomo.
  • Kupona paperfolio: kiu estas entranĉita je pluraj samforma kaj numerita parto. la unuopajn entraĉitaĵojn oni nomas kupono. Per transdono de kupono ĉe elpagejo, oni povas validigi la rajtojn pri la diplomo. Tio valoras ĉefe pri profita kaj intereza elpago.
  • Renoviga paperfolio: Per transdono de la renoviga paperfolio ĉe la elpagejo, oni ricevas novajn kuponajn paperfoliojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

· Wertpapier Forum – diskutoj pri valorpaperoj/germane ·