Valpurgo
El Vikipedio
Valpurga estis angla sanktulino (ĉ. 710-778), kultata en Germanio, kaj kies festo okazis la 1-an de majo (Valpurga nokto). PIV
Ŝi estis angla misiisto en Germanio kaj en popolaj legendoj ŝi estas protektantino kontraŭ sorĉado kaj magio. Ŝiaj fratoj estis Sankta Willibald kaj Sankta Winibald kiu iĝis abato de monaĥejo ĉe Heidenheim (Meza Frankonio): la monaĥejo enhavis kaj virojn kaj virinojn, kaj post la morto de Winibald, ŝi iĝis abatino.