Valtelino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Valtellina)
Panoramo de Valtelino
Valtelino
Geografia regiono (valo)
valo [+]

LandoItalio
- koordinatoj46° 10′ 0″ N, 9° 52′ 0″ O (mapo)46.1666666666679.8666666666667Koordinatoj: 46° 10′ 0″ N, 9° 52′ 0″ O (mapo)


Valtelino (Lombardio)
Valtelino (Lombardio)
DEC
Lokigo de Lombardio en Italio

Valtelino (Tero)
Valtelino (Tero)
Mapo de Valtelino


Vikimedia Komunejo:  Valtellina [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Valtelino (lombarde: Valtulina; itale:Valtellina; germanlingve: Veltlin; romanĉe: Vuclina) estas valo kaj regiono de supra parto de rivero Adda, en la provinco Sondrio, en Lombardio (norda Italio).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Valtelino etendiĝas de la fonto de Adda (Ortles-montaro) okcidenten ĝis la Lago de Como, inter la Berninaj kaj Bergamaj Alpoj. La okcidenta fino de Valtelino troviĝas en la valo de la rivero Adiĝo aliflanke de la Stelviopasejo (2756 m).

Historio[redakti | redakti fonton]

La valo en la antikvo konsistigis la sudan parton de la provinco Raetia. Ekde la 6-a ĝis la 13-a jarcento luktis por ĝi Milano kaj la episkopoj de Como; en la 16-a kaj 17-a jarcento Milano kaj la kantono Grizono (en Svislando). En 1522 la grizonanoj konkeris kaj okupis la valon, kaj ek de 1639 ĝis 1797 ĝi estis integrita parto de Grizono, dum la napoleonaj militoj sub franca regado. Poste ĝi fariĝis parto de la aŭstra Lombardio, kaj en 1859 estis aligita al la Itala Reĝlando.

Ekonomio kaj trafiko[redakti | redakti fonton]

En la valo funkcias energiocentraloj, oni kultivas vitojn (vino veltelini); turismo gravas. La plej granda urbo estas Sondrio.

La fervojon de Valtellina (67 km+39 km) elektrizis la hungara Kálmán Kandó (1899-1902).

De Tirano Valtellina estas ligita kun la Retia Fervojo trans la Berninopasejo kun Svislando.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]