Valter Tauli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valter Tauli
Persona informo
Naskiĝo 13-an de novembro 1907 (1907-11-13)
en Talino
Morto 3-an de januaro 1986 (1986-01-03) (78-jaraĝa)
en Upsalo
Ŝtataneco Estonio
Okupo
Okupo instruisto
vdr

Valter Evald Tauli (naskiĝis en Tallinn, Estonio 1907-11-1, mortis en Upsalo, Svedio 1986-01-03) estis estona lingvisto, specialisto pri lingvoplanado kaj uralaj lingvoj, specife la estona.

Tauli studis ĉe la universitato de Tartu la estonan lingvon kaj literaturon kaj finn-ugrajn lingvojn kaj aktivis kiel gimnazia instruisto en Tallinn. En 1944 li fuĝis al Svedio. En 1956 li defendis doktoriĝan disertaĵon Phonological tendencies in Estonian (Fonologiaj tendencoj en la estona) ĉe la universitato de Lund. Poste li docentis pri la estona lingvo en la universitato de Upsalo ĝis 1973.

En 1968, Tauli publikigis gravan verkon pri lingvoplanado Introduction to a Theory of Language Planning, kiu temas specife pri korpusplanado. Tauli rigardis lingvon unuavice kiel ilon por komunikado, kiun eblas modifi kaj plibonigi. En tiu sinteno li sekvis la estonan lingviston Johannes Aavik, kiu proponis multajn pli aŭ malpli artefaritajn neologismojn, kiuj poste populariĝis en la estona. Laŭ Tauli, la principoj de lingvoplanado, kiujn li prezentas, aplikeblas same en korpusplanado ĉe gentaj lingvoj kiel ĉe kreado, taksado kaj plibonigado de planlingvoj. La diferenco estas nur grada. Montriĝis[1], ke preskaŭ ĉiu el la listo de principoj de lingvoplanado proponitaj de Tauli korespondas al iu el la "konversaciaj maksimoj" kiuj laŭ Paul Grice[2] priskribas kiel homoj interagas en sukcesa konversacio.

Tauli ankaŭ verkis du-voluman gramatikon de la estona, de kiu ekzistas estonlingva kaj anglalingva eldonoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Traunmüller, H. (1991) "Conversational maxims and principles of language planning" PERILUS XII (1991), 25-47 (Inst. f. lingvistik, Stockholms universitet)[1] Arkivigite je 2010-10-31 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Grice, P. (1975) "Logic and conversation" en P. Cole kaj J. Morgan (red.) Syntax and Semantics, vol. 3: Speech Acts, pp. 41–58 Academic Press, New York

Verkoj[redakti | redakti fonton]

(nur kelkaj elektitaj)

  • Structural tendencies in Uralic languages, De Gruyter Mouton, 1966
  • Introduction to a Theory of Language Planning en la serio Studia philologiae Scandinavicae Upsaliensia, 0081-6809; 6. Univ. Uppsala, 1968
  • "A theory of language planning" en Joshua A. Fishman (red.) Advances in Language Planning en la serio Contributions to the Sociology of Language, 99-0103363-2; 5; The Hague, p. 49-68, 1974
  • Eesti grammatika (2 vol.) Inst. för finsk-ugriska språk, Univ. Uppsala, 1972-1980
  • Standard Estonian Grammar (2 vol.), en la serio Studia Uralica et Altaica Upsaliensia, 0081-7015, Univ. Uppsala, 1973-1983