Valvo (blovinstrumento)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Valvoj servas je latun-blovinstrumento por tio, ŝanĝi la tubolongecon por ebligi kromata ludado. Je manipulado de la valvo la aero fluas tra kroma tubomaŝo de difinita longeco, pro kio la aerkolono de la instrumento (kutime) plilongiĝas.

Tre malofta troveblas mallongigo-valvo kiel inverso de la priskribita funkcimaniero. Jen la aero fluas je ne-manipulata valvo tra la valvomaŝo, tiel ke la aerkolono je ĝia manipulado mallongiĝas. Ekzemploj por tio estas la franca konstruformo de korno kaj la B♭/C-trombono.

Aranĝaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kutime latun-blovinstrumentoj havas tri valvojn (la %-indiko estas alproksime la tubo-plilongigo rilate la bazan longecon de la instrumento):

  • La unua valvo plimalaltigas la naturtonon je du duontonoj (12,5 %),
  • La dua valvo plimalaltigas la naturtonon je unu duontono (6 %),
  • La tria valvo plimalaltigas la naturtonon je tri duontonoj (20 %),

Se ekzistas plua valvo, kutime temas pri kvartvalvo, kiu efikas tonmalaltigon je kvin duontonoj (33 %). Krom plilarĝigo de la tonamplekso kvar kaj pli valvoj proponas eblecon por solvi intonaciajn problemojn.

La „ŝtopvalvo“ je la korno plilongigas proks. 10 % kaj kompensas per tio la tonaltigon, kiun kaŭzas la kompleta ŝtopado de la korna sonpeco per la mano (La ŝtopefekto mem ne estas kaŭzata de la uzado de valvo).

Konstrumanieroj[redakti | redakti fonton]

Skema ilustraĵo de agordotubo

Nuntempe kutimaj estas precipe jenaj du konstrumanieroj: pumpvalvoj (ankaŭ nomataj Périnet-valvoj) kaj turnovalvoj (ankaŭ nomataj cilidrovalvoj).

La valvtubomaŝoj kutime havas cilindran enan diametron kaj – je sufiĉa longeco – propran valvo-agordotubon por precizagordado.

Pumpvalvo (Perinet-valvo)[redakti | redakti fonton]

Skema ilustraĵo de funkciado de pumpvalvo

Pumpvalvo havas cilindran valvokorpon, kiun oni manipulas kontraŭ risortpremo trans fingroĉapo. Du kanaloj en la valvokorpo transkondukas je manipulado la aerfluon tra la valvtubomaŝo. Tiu ĉi konstrumaniero estas nun plej vastigita kaj troviĝas aparte je la plimulto de ĉiuj trumpeto.

Jam la valvo inventita en 1813 de Heinrich Stölzel laŭis ĉi tiun principon. Male al la nuntempa konstruformo jen la aero enfluis ĉe la malsupra flanko.

Plua fruformo de pumpvalvo estis la berlina valvo (ankaŭ „berlina pumpilo“'), kiun evoluis sendepende unu de la alia Stölzel 1827 kaj Wilhelm Wieprecht en 1833. Ĝi havis flankajn enlasejojn por la valvomaŝo je sama alteco kiel la enlasejoj de la ĉeftubo.

La moderna pumpvalvo devenas de la konstruaĵo, kiun prezentis François Périnet en 1838. Ĝi distingiĝas per tio, ke la preskaŭ kompleta tubodiametro estas cilindra je la tuta paso. Pro la konstrumaniero la enlasejoj kaj de la ĉeftubo kaj ankaŭ de la valvomaŝo situas ĝenerale sur alia alteco ol iliaj ellasejoj. La risorto troviĝas aŭ super aŭsub la valvokorpo.

Je ĉi tiu konstrumaniero la valvostreko korespondas ĝenerale almenaŭ la tubodiametron, kio povas kaŭzi je tubjo kun diametroj ĝis pli ol 20mm ludteknikajn problemojn. Aliaflanke Périnet-valvo validas kiel aparte flegiĝema, ĉar la valvokorpoj malfacile, rapide kaj kutime sen iloj estas elmunteblaj el la valvokesto.

Turnovalvo[redakti | redakti fonton]

Skema ilustrado de turnvalva funkciado
Adaptovalvo ĉe agordarko; Pozicioj: maldekstre – rekta trairo; dekstr – trairo kun plilongigo per mallonga tubo
Turnvalveroj, supre de maldekstre: fermilo, ŝanĝilo, flugilo; malsupre de maldekstre: ŝraŭbfermilo, valvokesto (skatolo), valvofrapo (krampo)


Turnovalvo havas valvokorpon kun du kanaloj, kiu du manipulado de la valvo tamen rotacias je 90° ĉirkaŭ sia vertikala akso. Valvomaŝo kaj ĉeftubo enbuŝiĝas je sama alteco en la keston.

Manipulilo kutime estas risortopremita levilo, kiu aŭ trans mekanikaj artikoj aŭ per ŝnurmekaniko estas ligita kun la valvokorpo. Alia konstrumformo estas tiu de riglebla adaptovalvo, per kiu oni povas adapti la tutan instrumenton al alia baza agordo.

La turnovalvo estis evoluata en 1818, kiam oni petis Friedrich Blühmel kaj Heinrich Stölzel pri tio, enigi ankaŭ ĉi tiun konstruformon en la patenton de ili proponitan. Pluaj evoluigoj, nome de Joseph Riedl en Vieno 1835 same kiel de Leopold Uhlmann 1843, finfine kondukis al la ĝis nun kutima formo.

La valvokorpo kun siaj lagronajloj pro produktadoteknikaj kialoj estas tradicie produktata iomete konusa (konusproprocio proks. 1:40), post la uzado de pli precizaj prilaboraj maŝinoj ekde kelkaj jaroj ankaŭ cilindra kun globlagro. Kiel materialo oni uzas

  • por la valvokorpo: tradicie latunon, longdaŭre stabila estas bronzo, plasto kun nerustantaj valorŝtalaj lagronajloj.
  • por la valvokesto (trad. „skatolo“): latunoarĝentano

Turnvalvoj estas kutimaj ĉefe je korno samkiel je germanaj konstruformoj de vaste disvastigitaj blovinstrumentoj kiel germana koncert-trumpeto kaj kiel kvartvalvo ĉe germana koncerttrombono. Krome oni trovas ilin je blovinstrumentoj de la kontinenteŭropa popolmuziko kiel tenorkorno kaj baritonkorno. Por la levila transmisio la valvovojo estas reduktebla je kostoj de pli altaj ŝaltofortoj, pro kio turnvalvoj estas vaste disvastigitaj je tubjoj.

Ludoteknikaj diferencoj[redakti | redakti fonton]

Je la malsupren-premado de valvo la aerfluo estas kondukata mallongdaŭre tra la valvo-plilongigo kaj la valvokonekto. Per tio ekestas ne klare difinita tubolongeco, pro kio la ludenda tono estas ege variema laŭ alteco. La tono do ne sonas klara, sed naza, subpremita, pala kaj dampite mallaŭta. Al komencantoj foje okazas, ke ili ŝaltas la valvon senintence nur duone aŭ tro malrapide aŭ ke la valvo pro manka oleado kroĉiĝas, kaj ĵus tiam aperas nedezirata „prem“-efekto, kiu en klasika muziko estas misa. Ĉefe je trumpetoj kun pumpvalvoj oni uzas ĉi tiun efekton intence, ĉar ĝi estas klare dezirata, en ĵazo, salso, popularmuziko aŭ en klasika Nova Muziko (post 1950): La premaĵo per duonpremita valvo kaj la frazigomanieroj ligitaj kun tio per tro malrapide ŝaltitaj valvoj (ekz. je ĵaztrumpetisto Chet Baker). Tiu ĉi ludmaniero ebligas ankaŭ al valvoinstrumentoj glitsono-efekton. Tiu ĉi ludmaniero estas malpli ebla je trumpetoj kun turnovalvoj: Konstruad-kaŭze la turnovalvoj situas je akustika loko, kie ĉefe troviĝas svingamplitudo (maksimuma premo) de la svinga aerkolono, kio malfaciligas la la blovisto la influadon per lipoj kaj buŝkavo. Je kutimaj Perinet-trumpetoj la valvo ofte troviĝas en la akustika duono de la tubo, kie relative ofte troviĝas svingonodoj (minimuma premo). Krome ekzistas diferenco pri la premvojo de la valvo: Je trumpetoj kun pumpvalvoj ĝi estas proks. 17 mm, je turnovalvoj proks. 8 mm. La kontrolo de la valvopozicio estas pli bona je pli longa premvojo.

Ĉi tiuj konstrudiferencoj ekestis hazarde resp. devige je la fasonado de la instrumentoj kaj ne povas esti ligataj kun la vera mekanika valvokonstruaĵo. Aparta uzado aŭ prefero de la unu aŭ alia valvokonstruaĵo estas rigardendaj plejparte en historia kunteksto kun la konkreta muzikhistorio kaj ties muzikstiloj.

Plua interpreta ludotekniko, ĉefe aŭdebla je pumpvalvoj, estas „tremsono“. Ekzistas multegaj specialprenadoj, uzataj pro intonaciaj kialoj aŭ principe ne aŭ nur por veraj triloj esceptakaze kiel t.n. helpprenadoj. Al la specialprenadoj apartenas ekz. g (0 aŭ 1+3), b♭ (1 aŭ 1+2+3), c (0 aŭ 2+3), c♯ (1+2, 3 aŭ 1+2+3), d (1 aŭ 1+3), e♭ (2 aŭ 2+3) ktp. La alternativ- aŭ specialprenadoj plimultiĝas, kaŭzate de la pli kaj pli malvaste situantaj suprotonoj, ju pli altaj estas la elektataj tonoj. Tremsonon oni generas per tio, ke oni alterne anstataŭas normprenadon en plejeble rapida maniero per specialprenado sur la sama tonalto, per kio ekestas sonkolora trilo sur la sama tonalto. Ankaŭ ĉi tiu ludmaniero jam delonge establiĝis en ĵazo kaj en stiloj al ĝi proksimaj, kaj foje ankaŭ nuntempaj klasikaj komponistoj klare postulas ĝin.

Pro la muzikstilaj tradicioj, la mekanike pli simpla amasproduktado kaj ankaŭ la „premado“- kaj „tremsono“-teknikoj en ĵazo la pumpvalva trumpeto venkis plejparte la turnvalvan trumpeton tutmonde.

Konusa valvomaŝino[redakti | redakti fonton]

Je altvaloraj instrumentoj kun larĝa mezuro (ekz.: baritonkornotubjo) la kvartvalvo kaj eblaj aliaj valvoj kun tre longaj tubomaŝoj havas foje pli larĝan enan diametron ol la aliaj valvoj. La kaŭzo por ĉi tiu konstrumaniero estas, ke la sonkoloro de tiaj instrumentoj estas destinita per ilia ege plilarĝiĝantaj diametroj. Je la uzado de la valvoj tamen oni interŝaltas pli malpli longan strekon kun cilindra diametro. Ju pli longe estas ĉi tiu cilindra diametro, des pli ŝanĝiĝas la sonkoloro kaj eksonado kompare kun la "malferma" instrumento (t.e.: oni ne uzas valvon), kio estas kutime ne dezirata.

Specialformoj[redakti | redakti fonton]

Pluaj turnvalvoj:

Thayer-valvo. Konstrukaŭze oni uzas ĝin nur por la kvartvalvo de trombono.

Pluaj pumpvalvoj:

– Duobla ŝovvalvo je la viena korno: Du samtempe movataj valvotuboj ŝaltas inter rektlinia kaj je 90° fleksita aertrairo. La konstruado postulas relative grandan minimuman longecon de la tubolongigo de la valvo.

Intonaciproblemoj[redakti | redakti fonton]

Se oni uzas du aŭ pli valvojn kombinite, la intonacio de la sonanta tono ne samvaloras al la kalkula sumo de iliaj intervaloj, sed la tono estas tro alta. Tion kauzas, ke la tubolongeco aldone per ĉiu valvo ŝaltita en la resonanckorpon nur estas kalkulita je tio, malaltigi pokaze la aerkolonon de la malferma intrumento je certa intervalo, sed ne konsideras la aerkolonon jam plilongigitan per alia valvo.

(Pro la sama kialo la glitpozicioj de trombono je ŝaltita kvartvalvo ne plu egalas al tiuj de malferma instrumento, sed pokaze situas progrese pli malantaŭe – La tuta glittubo-longeco nun nur sufiĉas por entute ses pozicioj, el kiu la lasta kunfalas kun la sepa de malferma instrumento.)


Ekzempla kalkulo[redakti | redakti fonton]

Por malaltigi la tonon je duontono, la tubolongeco devas estis proksimume ses elcentojn pli longa. Je instrumento kun malferma tubolongeco de 100 cm la tubo de la dua valvo do longas ses centimetrojn.

Por malaltigi la tonon je du duontonoj, oni denove devas aldoni ses elcentojn. Ĉi-foje tamen tio estas ses elcentoj de la nova bazvaloro 106 cm, de 6,36 cm, tiel ke rezultas entute 112,36 cm. Pro tio la tubo de la unua valvo ĉi-ekzemple longas 12,36 cm.

Por malaltigi la tonon je plua duontono, aliĝas denove ses elcentoj – de la bazvaloro 112,36 cm, de 6,74 cm. La necesa tuta longeco do estas 119,1 cm, la tubo de la tria valvo devas esti 19,1 cm longa.

Nun komencas la problemoj: Por plimalaltigi la tonon je kvar duontonoj, pluaj ses elcentoj estas bezonataj – de la nova bazvaloro 119,1 cm. La ĝusta valoro estus 7,15 cm. La unua valvo estas klare pli longa, la dua tamen iomete pli mallonga ol la postulata valoro. La valvokombinaĵo (1+2), kiun oni fakte uzas, preskaŭ atingas la bezonatan tubolongecon, sed fakte la tono estas iomete tro alta.

Simila validas por ĉiuj aliaj valvokombinaĵoj. La intonacio je samtempa uzado de pluraj valvoj do principe estas pli malpli malklara, se ne okazas iaspeca kompensado.

Solveblecoj[redakti | redakti fonton]

Je la malmultaj diferencoj de la „mallongga“ valvokombinaĵo (1+2) la kompensado okazas kutime laŭ aŭdo per la almetado.

Je instrumentoj de pli mallonga tuta longeco kiel je trumpeto la diferencon oni kompensas la diferencon en kombinadoj per la tria aŭ unua valvo plejofte per simpla eltirado de la valvotubo.

Je klasikaj konstruformoj de la tubjo la ĉefa agordotubo estas tiel konstruita, ke la ludanto povas eltiri ĝin dum la ludado per la maldekstra mano por kompensado.

Je tubjoj kaj aliaj instrumentoj kun granda tubolongece la diferenco tamen povas esti dek du centimetroj kaj pli. Pro tiu la produktantoj de altvaloraj proponas aliajn eblecojn. Jen ili

Kvara valvo (kvartvalvo)[redakti | redakti fonton]

Je trumpeto la tonoj koncernataj de la problemo troviĝas en la pli malofte postulata malalta registro, malmulton supre de la dua naturtono.

Instrumentoj, kiujn oni pli ofte ludas en ĉi tiu registro, aplikas kiel relative malalkostan rimedon ofte kvaran valvon, kiu plilongigas la tubon je la valoro necesa por kvarto (ekz. ettrumpetoj, baritonkornoj, eŭfonoj kaj simplaj tubjoj, malofte ankaŭ flugilkornoj.)

Ĝi anstataŭas per tio la valvokombinaĵon (1+3), tiel ke oni povas intonacii pura la ofte postulatan kvarton sub la tria naturtono. La malofte postulata auĝmentita kvarto sub tiu intonacias per kombinaĵo (2+4) ĉiukaze multe pli bona ol per (1+2+3). Ĝi estas, kiel la ankaŭ pli malofte postulata diminuita kvarto sur (2+3), urĝakaze kompensebla per agordotubo.

Kompensitaj valvoj, kompensosistemo[redakti | redakti fonton]

La angla instrumentfaristo D. J. Blaikely patentigis al si 1878 aŭtomatan kompensosistemon. Je tio la du unuaj valvoj de trivalva instrumento ricevas kroman tubomaŝon ĉe la dorsflanko; iliaj valvokorpoj havas tri anstataŭ du kanalojn.

Se je ĉi tiu sistemo oni ŝaltas la kompensitan trian valvon kombinite kun aliaj valvoj, la aero estas kondukata tra ties normala valvomaŝo kaj krome tra la kompensmaŝoj, tiel ke la tuta tubolongeco laŭas la bezonatan sumon.

Analoge kvarvalvaj instrumentoj havas je la unuaj tri valvo kompensmaŝojn, kiu nur kombinite kun la kvara valvo estas kunŝaltataj.

Rezulte tiamaniere kompensitaj instrumentoj havas je ĉiuj kombinaĵoj kun la kompensita valvo almenaŭ alproksime la ĝustan tubolongecon. Kvarvalvaj instrumentoj eĉ havas la klaran avantaĝon de ĝusta intonacio trans la tuta okto inter baza tono kaj la dua naturtono. Ĉi tiu formo de kompensado do estas aparte grava por malaltaj instrumentoj kiel tubjo kaj eŭfono.

Pro konstruaj kaŭzoj ĉi tiu solvo taŭgas aparte por instrumentoj kun pumpvalvoj.

Malavantaĝo de kompensitaj valvoj povas esti, ke la instrumentoj per ili sonas pli obtuzaj kaj pli malbone eksonas. La kaŭzoj por tio estas supozeble maloportune muntitaj tubomaŝoj de la kompensosistemo samkiel turbulentoj, kiuj ekestas ĉe koloj, ekzemple ĉe la valvoj.

Dum kiam en la frutempo de ilia evoluo tio koncernis ĉiujn instrumentojn, tio nuntenpe validas ĉiokaze por kompensitaj kornoj, la ununuraj kutimaj turnvalvaj instrumentoj, kiuj ankaŭ estas faritaj kun kompensiloj.

Kromaj kutimaj valvoj[redakti | redakti fonton]

Por ĉirkaŭiri la vastajn sonajn kaj eksonajn problemojn de fruaj kompensosistemoj, kelkaj faristoj ŝanĝiĝis al tio, anstataŭe enkonstrui kromajn valvojn, kies tubolongecoj estas nure destinitaj por la uzo kombinite kun aliaj valvoj.

Tubjo en F

Ĉi tiu sistemo konserviĝis ĝis nun ĉe la tubjoj: Multaj altvaloraj kontrabastubjoj havas kvinan valvon, kiu estas kalkulita je tio, esti uzata anstataŭ la unua valvo kombinite kun la kvara valvo („eltirata granda duto“). Bastubjoj en F havas ĝis ses valvoj.

Kromaj valvomaŝoj[redakti | redakti fonton]

Alia alternativo konsistas en tio, doni al ĉiu valvo du tubomaŝojn. Inter ili oni povas transŝalti per kroma valvo, kiu samtempe ŝanĝas la bazan agordon je certa intervalo. Tiamaniere oni ricevas kvazaŭ du instrumentojn de malsamaj bazaj agordoj en unu. Por tonoj kun problema intonacio sur la unua flanko rezultas foje malpli problemaj alternativaj prenadoj sur la alia flanko.

Ĉi tiu sistemo nuntempe estas esence grava por kornoj, kiuj ekde la sistemo evoluigita fare de Eduard Kruspe kaj Bartholomäus Geisig unuafoje en Erfurto dum la 19-a jarcento kutime ekzistas kiel F/B♭- aŭ B♭/f-duoblokorno, malpli ofte kiel F/Bv/f-trioblokorno.

Kontraŭe kompareblaj plene elkonstruitaj duoblotubjoj nuntempe estas treege maloftaj.

Intonaciarkoj[redakti | redakti fonton]

Ĉano estas kompensilo, kiu ebligas ŝanĝi la longecon de valvotubo aŭ de la ĉefa agordotubo. Ĉi tiu instalaĵo, ankaŭ nomata intonaciilo aŭ intonacikompensilo, konsistas aŭ el ringo ligita kun la agordotubo aŭ el U-forma „selo“ movata perfingre aŭ el mekanika levilo, kiu estas premata perfingre kaj kutime havas retiran risorton.

Ĉanoj jam ofte troviĝas kiel kromaj intonaciilo serie ĉe trumpetoj, kornetoj, flugilkornoj same kiel je altvaloraj tubjoj kaj eŭfonoj. Ĉe malmultkostaj trumpetoj ofte mankas ĉanoj aŭ transagordiloj por la unua valvo. Tiuj instrumentoj havas anstataue pli longan tubomaŝon je la tria valvo, ĉar la faristoj supozas, ke intonaci-korektado necesas nur je uzado de la tria valvo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

WP-TranslationProject TwoFlags.svg Ĉi tiu paĝo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Ventil (Blasinstrument) » el la germana Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston.