Van (lago)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pri la aliaj signifoj vidu ankaŭ en VAN, Van (urbo) kaj Van (provinco).
Van
Foto de la lago el kosmo. Ĉ. la jaro 2000
Foto de la lago el kosmo. Ĉ. la jaro 2000
Situo Oriento de Turkio
Koordinatoj 38° 37′ N, 42° 52′ O38.61666666666742.8666666666671640Koordinatoj: 38° 37′ N, 42° 52′ O
Van (Turkio)
DEC
Van
Ĉefaj fontoj Karasu, Hoşap, Güzelsu, Bendimahi, Zilan kaj Yeniköprü
Ĉefaj elfluoj neniu (vaporiĝo)
Areo de la baseno 15000
Maksimuma longo 119
Maksimuma larĝo 80
Surfaca areo 3755
Averaĝa profundo 161.7
Maksimuma profundo 451
Akva volumeno 607 km³
Borda longo1 430
Surfaca alto 1640
Setlejoj Van, Tatvan, Ahlat, Erciş
1 Borda longo estas malpreciza mezuro.
v  d  r
Information icon.svg

Van (turke Van Gölü, armene Վանա լիճ, antikve Thospitis, Arsissa) estas senelflua lago en nord-oriento de moderna Turkio, en Anatolio, proksime al la irana limo. Ĝi estas la plej granda lago de la lando. Ĝia nivelo estas 1640 metroj super la nivelo de la maro, la areo estas ĉ. 3713 km2, plej profundas je 450 metroj.

La insuloj de la lago estas Gadir (norde), Çarpanak (oriente), Aktamar kaj Atrek (sude).

La akvokolekta areo estas pli ol 15 000 km2. Krom la precipitaĵo alfluas ĝin la riveroj Bendimahi kaj Zilan (norde), Karasu kaj Micinger (oriente).

Ĝia akvonivelo ŝanĝiĝas ĉ. 50 cm dum la jaro. La akvo ne glaciiĝas pro la granda salenteno.

La akvo de la lago havas 2,1 % da salo, tiel ĝi konvenas nek por akvumado, nek pro trinkakvo. En ĝi vivas sola fiŝspecio, la darekh (Alburnus tarichi)).

La lago situas en historia regiono konata kiel Okcidenta Armenio. Sur la bordoj de la lago kaj sur la insuloj Aĥtamar kaj Lim restis multaj specimenoj de armena templa arkitekturo. La armena loĝantaro de la regiono, iam tre granda, estis transloĝigita aŭ ekstermita en la jaroj 19151918 de la registaro de Otomana imperio (vd. Armena genocido).

La lagon trairas laŭhorara pramlinio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]